Borki (Tjumena distrikto)
Borki (Борки) | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Борки | |
Deveno de nomo: Pinaroj | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Kaskara kampara municipo |
Ŝoseo | P404 |
Rivero | Turo |
Situo | Borki |
- koordinatoj | 57° 10′ 23″ N 66° 03′ 58″ O / 57.17306 °N, 66.06611 °O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625513 |
ОКТМО | 71644415101 |
OKATO | 71244815001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Borki (ruse Борки) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Kaskara kampara municipo (ruse Каскаринское сельское поселение).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Borki situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la maldekstra bordo de la rivero Turo, proksimume 23 km for de la suda rando de Tjumeno. Tra ĝi iras P404 (la Tobolska landvojo). Ĝi situas inter vilaĝoj Kaskara kaj Ŝĉerbak.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (85%)[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 57 kortoj, en kiuj loĝis 232 viroj kaj 211 inoj. Vilaĝanoj kultivis 125 desjatinojn (136,5 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 300 bovinojn, 500 ŝafojn, 75 kaprojn kaj 500 porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri grenkultivado, fiŝkaptado, falĉado de fojno, transportado de pasaĝeroj kaj kargoj, faris bastomatojn kaj fiŝkaptajn retojn. En periodoj kiam rivero Turo iĝis malprofunda, ĉe la vilaĝo estiĝis provizora albordiĝejo, kien venis la varoj[4].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 67.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 61–62.