Kaskara
Kaskara (Каскара) | |
Каскаринские Юрты | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Каскара | |
Deveno de nomo: Nigra Ansero | |
Lando | Rusio |
---|---|
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
kampara municipo | Kaskara kampara municipo |
Ŝoseo | R-404 |
Rivero | Turo |
Situo | Kaskara |
- koordinatoj | 57° 10′ 37″ N 65° 55′ 30″ O / 57.17694 °N, 65.92500 °O (mapo) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625512 |
ОКТМО | 71244830001 |
OKATO | 71644430101 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Situo kadre de Rusio
| |
Situo kadre de Tjumena provinco
| |
Kaskara (ruse Каскара) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Kaskara kampara municipo (ruse Каскаринское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Kaskara Jurtoj (ruse Юрты Каскаринские, Jurti Kaskarinskije)[1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kaskara situas ambaŭflanke de la ŝoseo R-404, sude ĝi limas al rivero Turo kaj lago Kaskarinskoje, okcidente ĝi kuniĝis kun vilaĝo Novoturinskij kaj sud-okcidente kun vilaĝo Viliĵani. Ĝi troviĝas 20 km for de la orienta rando de Tjumeno, 2,5 km oriente de fervojstacio Turinskij.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Nomo
[redakti | redakti fonton]Laŭ legendo tiu ĉi areo estis posedaĵo de la tatara murzo Kaskara (aŭ Kaŝkara), servinta al ĥano Kuĉum[5]. Laŭ alia versio la toponimo tradukeblas kiel Nigra Ansero[6].
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine la vilaĝo situis ĉe rivereto Kaskarka. Apude troviĝis Sankta Lago kaj tombejo, kie oni sepultis ŝejĥojn[6]. Laŭ legendo unu el ŝejĥoj, alveturintaj el Buĥaro, havis tri filinojn: Zarifa, Sabira kaj Sarbiĵamal. Foje ili boatis laŭ la lago kaj dronis. Oni sepultis ilin en tiu ĉi tombejo kaj ekde tiam la akvejo iĝis Sankta Lago, el kiu estis malpermesite preni akvon por mastrumado[7].
Lokanoj bredis bovinojn, ŝafojn, ĉevalojn, kaptadis fiŝojn, faris ĉarojn, jungaĵojn, sledojn, hejmaĵojn, komercis per viando kaj fiŝaĵo sur bazaroj. Laŭ rakontoj, al Tjumeno ili veturadis sur bovinoj, laŭvoje melkante ilin kaj tiel sin nutrante[7].
Komence de la 1860-aj jaroj en Kaskara kaj apartiĝinta de ĝi domaro Berjozovskij (ruse выселок Берёзовский) estis 121 kortoj, en kiuj loĝis 344 viroj kaj 345 inoj. Vilaĝanoj kultivis 90 desjatinojn (98,3 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 130 ĉevalojn, 120 bovinojn, 150 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[8].
Tiutempe ili estis post Tjumeno la unuaj setlejoj en la Tobolska poŝta landvojo. Domaro Berjozovskij situis flanke de la landvojo, ĉe rivero Berjozovka. Lokanoj okupiĝis pri grenkultivado, iuj transportis kargojn kaj pasaĝerojn, kaptis fiŝojn, kolektadis salikajn ŝelojn por tanado de ledoj, vendadis fojnon kaj iuj ankaŭ dungiĝis al ŝipoj[1].
En la 1920-aj jaroj en Kaskara aperis tatara nacia lernejo (ruse национальная школа), kiu sidis en eta ligna konstruaĵo. Vintre oni ofte translokiĝis al iu privata domo pro malvarmo[7].
En 1931 en vilaĝo Malaja Kaskara (Malgranda Kaskara) estis establita kolĥozo "Trudovik" (Laborulo) subestre de A. Usmanov, en Bolŝaja Kaskara (Granda Kaskara) aperis kolĥozo "Kzil-Ŝarik" (ruse Кзыл-Шарык) subestre de S. Janabajev, en domaro Berjozovskij ekfunkciis kolĥozo "Altaj" subestre de G. Gadijev. En la 1940-aj jaroj "Altaj" estis aligita al "Kzil-Ŝarik". En junio 1950 oni aligis al ĝi ankaŭ kolĥozojn "Trudovik" kaj "Bojevik" (Viliĵani), do la unuigita kolĥozo nomiĝis "Trudovik". Somere 1952 oni komencis konstruadon de bovinejo kaj bovidejo, aĉetis unuan kamionon. En 1954 oni unuigis "Trudovik" kun kolĥozo en Jembajevo, en 1960 aldoniĝis kolĥozo el Borki kaj en 1965 estis establita sovĥozo "Kaskarinskij"[7].
En 1967 en Kaskara estis establita sovĥozo, bredinta bonrasajn brutojn. Samtempe komenciĝis kreado de moderna infrastrukturo: konstruado de kvinetaĝaj domoj el ferbetonaj slaboj ktp[9].
En 1973 komenciĝis konstruado de birdejo "Tjumenskaja" (Tjumena), kiu ekfunkciis en 1975[5] (laŭ alia fonto — en 1976)[10].
Apud la birdejo aperis moderna loĝejaro, kulturdomo "Juneco" (ruse Юность, Junost), sportejo, stadiono, porinfana sportolernejo. La birdejo akiris proprajn kampojn en loko nomata Dolgij Ostrov (Longa Insulo) en la Tarmanaj marĉoj, por produkti furaĝon por porkoj kaj laktobovinoj. Funkciis abelejo kaj forcejoj[9].
En 1988 tjumena regionografo Aleksandr Ivanenko skribis ke antaŭnelonge sur tiu ĉi loko troviĝis du apartaj vilaĝetoj Bolŝije (Grandaj) kaj Malije (Malgrandaj) Kaskarinskije (Kaskaraj) Jurti (Jurtoj), sed ĝis 1988 ili jam kuniĝis je unu granda vilaĝo[5].
En 1992 ekfunkciis tatara nacia lernejo[10].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 65.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2002 года. Том. 1, таблица 4. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, районов, городских поселений, сельских населённых пунктов - райцентров и сельских населённых пунктов с населением 3 тысячи и более (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-01-09. Alirita 2024-07-31.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
- ↑ Таблица 5. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, городских округов, муниципальных районов, муниципальных округов, городских и сельских поселений, городских населенных пунктов, сельских населенных пунктов с населением 3000 человек и более (ruse) (XLSX) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 97. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ 6,0 6,1 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 29. ISBN =.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 30. ISBN =.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.
- ↑ 9,0 9,1 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 98. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ 10,0 10,1 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 31. ISBN =.