Saltu al enhavo

Jembajevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jembajevo
(Ембаево)
Ембаевские Юрты
vilaĝo
Moskeo de Nigmatulla-haĝulo en Jembajevo
Flago
Oficiala nomo: Ембаево
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumeno
kampara municipo Jembajeva kampara municipo
Ŝoseo R-404
Rivero Turo
Situo Jembajevo
 - koordinatoj 57° 09′ N 65° 46′ O / 57.150 °N, 65.767 °O / 57.150; 65.767 (mapo)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625511
ОКТМО 71644420101
OKATO 71244820001
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Situo kadre de Rusio
Situo kadre de Rusio
Situo kadre de Rusio
Situo kadre de Tjumena provinco
Situo kadre de Tjumena provinco
Situo kadre de Tjumena provinco
Vikimedia Komunejo: Yembayevo
Map

Jembajevo (ruse Ембаево; tatare Олы Малцын, Ямбай) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Jembajeva kampara municipo (ruse Ембаевское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Jenbajevo-Jurtoj (ruse Юрты Енбаевские, Jurti Jenbajevskije). La apuda meandra lago nomiĝis Malcik (ruse Мальцык, Манцык, Енбаевское), nun simple Starica (ruse Старица, do Meandra Lago). Loĝantoj origine estis buĥaranoj[1].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jembajevo situas ĉe la ŝoseo R-404 (norde) kaj rivero Turo sude. La plej proksimaj vilaĝoj estas Turjaevo (oriente), Istoĉnik (okcidente) kaj Jar (nordokcidente).

Ĉirkaŭ Jembajevo
Jar R-404
Istoĉnik Jembajevo Turajevo
Turo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
2002[2] 2010[3] 2021[4] - - - - - -
2 675 2 959 3 944 - - - - - -

Laŭ legendo, la vilaĝon fondis 7 uloj venintaj el Buĥaro kaj ĝia nomo tradukeblas kiel "unu el sep" aŭ "nova negocisto, riĉulo". Regionografo Aleksandr Ivanenko supozas ke unu el la fondintoj nomiĝis Jembaj[5].

En 1825 aperis ledfabriko, produktinta ĝis 5 000 juftojn jare. Fine de la 19-a jarcento ĝi apartenis al buĥarano Abdulla Nijasov kaj profitis po 2 ĝis 3 mil rublojn jare. Tie laboris 2 metiistoj kaj 4 asistantoj[6].

En 1841 ekfunkciis madraso. Ĝis 1871 ĝin financis buĥarano-komercisto Gabdelnijazov, poste Karmiŝakov-fratoj (ruse Кармышаковы)[6].

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 149 kortoj, en kiuj loĝis 460 viroj kaj 446 inoj. Vilaĝanoj kultivis 120 desjatinojn (131 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 160 ĉevalojn, 160 bovinojn, 80 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[7]. Lokanoj komercis pri paperaĵoj, kaptis bestojn, vendadis feraĵojn kaj gisferaĵojn al Kirgiza stepo, transportis negocistajn varojn. Plejparton de siaj varoj ili interŝanĝis kontraŭ ledoj kaj ŝafaj feloj. Iuj estis komercantaj surbaze de prokuroj en Petropavlovsko, Semipalatinsko kaj Troicko, vendante paperaĵojn ĉiu kontraŭ 300 ĝis 500 rublojn jare. Iuj dum la Irbita foiro servis kiel kolportistoj de etaj varoj aŭ dungiĝis kiel komizoj salajrante po 70 ĝis 200 rublojn jare. Tiutempe en du domoj oni bredis melkoĉevalinojn, farante el ilia lakto kumison, interalie por kuracado de pulmomalsanoj. Funkciis granda moskeo kaj madraso por knaboj, en kiu speciala mulao instruis ĝis 39 lernejanojn.[1].

En 1899 la vilaĝo iĝis centro de Buĥarana alinaciula subdistrikto (ruse Бухарская инородческая волость), kiu estis parto de Tjumena distrikto kaj enhavis 13 setlejojn[6].

La 22-an de decembro 1922 Jembajevo iĝis centro de Jembajeva vilaĝa konsilio (ruse Ембаевский сельсовет)[6].

En 1928 en madraso ekfunkciis tatara nacia lernejo, kies unua direktoro iĝis I. Muratov. 30 jarojn ĝin estris Gumer Iŝimoviĉ Aĥtjamov, omaĝe al kiu estis nomita unu el la stratoj. En la 1950-aj ĝi iĝis mezlernejo. Tiutempe ĝia direktoro estis kandidato de pedagogiaj sciencoj Jaĥja Ĥamzoviĉ Mannjapov. Longan tempon ĝin estris Sulejman Kolĉakoviĉ Biktimirov. En ĝi lernis Heroo de Sovetunio Aĥmetraŝit Aŝirbekov, folkloristo Ĥamit Jarmi, kandidato de agrikulturaj sciencoj Ĥamidulla Baldaŝjov[8].

En septembro 1922 estis establita agrikultura kooperativo "Zarja" (ruse сельскохозяйственная артель "Заря", do Aŭroro)[6]. En 1928 surbaze de ĝi estis kreita komuno "Buĥar", kiu en 1930 transformiĝis je kolĥozo. Komence de la 1960-aj jaroj ĉiuj kolĥozoj de Jembajeva vilaĝa konsilio estis unuigitaj je la kolĥozo, kiu en septembro 1961 ricevis nomon de Miĥail Kalinin. Unuafoje en Tjumena provinco tie estis konstruita irigacia sistemo, uzata en granda legomejo[9].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64. 
  2. Коряков Ю. Б. (2016) Этно-языковой состав населённых пунктов России (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-11-17.
  3. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-05-17. Alirita 2014-05-10.
  4. Таблица 5. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, городских округов, муниципальных районов, муниципальных округов, городских и сельских поселений, городских населенных пунктов, сельских населенных пунктов с населением 3000 человек и более (ruse) (XLSX). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  5. Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 94. ISBN = 5-7529-0067-0.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 27. ISBN =.
  7. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68. 
  8. Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 29. ISBN =.
  9. Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 28. ISBN =.