Turajevo (Tjumena provinco)
Turajevo (Тураева) | |
tatare Кече-Манчел | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Тураева | |
Lando | Rusio |
---|---|
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
kampara municipo | Jembajeva kampara municipo |
Ŝoseo | R-404 |
Rivero | Turo |
Situo | Turajevo |
- koordinatoj | 57° 09′ 05″ N 65° 48′ 53″ O / 57.15139 °N, 65.81472 °O (mapo) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625511 |
ОКТМО | 71644420106 |
OKATO | 71244820002 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Situo kadre de Rusio
| |
Situo kadre de Tjumena provinco
| |
Turajevo (ruse Тураева, Turajeva; tatare Кече Малчын) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Jembajeva kampara municipo (ruse Ембаевское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Turajevo-Jurtoj (ruse Юрты Тураевские, Jurti Turajevskije). La apuda meandra lago nomiĝis Malcik (ruse Мальцык, Манцык, Енбаевское), nun simple Starica (ruse Старица, do Meandra Lago). Loĝantoj origine estis buĥaranoj[1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Turajevo situas ĉe la ŝoseo R-404 (norde) kaj rivero Turo (sude). La plej proksima vilaĝo estas Jembajevo, kun kiu ĝi fakte kuniĝis okcidente.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 121 kortoj, en kiuj loĝis 344 viroj kaj 345 inoj. Vilaĝanoj kultivis 110 desjatinojn (120 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 150 ĉevalojn, 140 bovinojn, 50 ŝafojn, 10 kaprojn, sed ne havis porkojn[4]. Iuj estis registritaj kiel negocistoj en Semipalatinsko, kie ili plejparte komercis pri paperaĵoj, vendadis feraĵojn kaj gisferaĵojn al Kirgiza stepo. La paperaĵojn ili interŝanĝis en Irbito kaj la feraĵojn kaj gisferaĵojn en Jekaterinburgo kontraŭ ledoj kaj ŝafaj feloj. Kvin homoj komercis surbaze de prokuroj en Petropavlovsko, Irbito kaj Semipalatinsko, ĉiu kontraŭ 300 ĝis 500 rublojn jare. Ĝis 28 homoj dum la Tjumena, Irbita kaj vilaĝaj foiroj komercis kiel kolportistoj de etaj varoj, gajnante po ĝis 50 rublojn. Iuj dungiĝis kiel komizoj salajrante po 70 ĝis 200 rublojn jare. La aliaj kaptadis bestojn kaj kolektadis salikajn ŝelojn por ledfabrikoj. Haveblis granda moskeo[5].
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Turajevo naskiĝis kaj loĝis Heroo de Sovetunio Aĥmetraŝit Aŝirbekov (1914—1944) omaĝe al kiu estas nomita la ĉefstrato. Sur lia domo estas instalita memortabulo, apud lernejo staras monumento omaĝe al li[6].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2002 года. Том. 1, таблица 4. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, районов, городских поселений, сельских населённых пунктов - райцентров и сельских населённых пунктов с населением 3 тысячи и более (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-01-09. Alirita 2024-07-31.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64–65.
- ↑ Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 31. ISBN =.