Borsodnádasd
Borsodnádasd | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (2001–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3671 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 808 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 7′ N, 20° 15′ O (mapo)48.12305555555620.242777777778Koordinatoj: 48° 7′ N, 20° 15′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 28,07 km² (2 807 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Borsodnádasd [+] | |||
Borsodnádasd [borŝodnAdaŝd] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd.
Situo
[redakti | redakti fonton]Borsodnádasd situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bátonyterenye-Ózd, la lasta urbo estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1210, laŭ la pli mallonga formo Nádasd. Ĝi jam havis en 1241 burgon, en 1332 preĝejon. La turkoj ofte forbruligis la komunumon. En 1840 oni trovis brunan karbonon, baze de tio ferofabriko konstruiĝis en 1864, dume alvenis hungaroj, slovakoj, ĉeĥoj, prusoj. Ili funkciis ĝis 1992. La vilaĝo ricevis la distingan antaŭnomon Borsod en 1903 kaj urbiĝis en 2001. En la urbo cigana aŭtonomio funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Stefano la 1-a (Borsodnádasd) de 1859 (la turo estas 41 m-ojn alta)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Borsodnádasd) de 1934
- Luterana preĝejo (Borsodnádasd) de 1934
Komunumoj Nádasd en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.