Rohrbach bei Mattersburg
Rohrbach bei Mattersburg · Orbuh · Fraknónádasd | |||
---|---|---|---|
la moderna katolika kirko
| |||
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | Distrikto Mattersburg | ||
Poŝtkodo | 7222 | ||
Aŭtokodo | MA | ||
Telefonkodo | 02626 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 707 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 178 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 43′ N, 16° 26′ O (mapo)47.70972222222216.427222222222Koordinatoj: 47° 43′ N, 16° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 266 m [+] | ||
Areo | 15,23 km² (1 523 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rohrbach bei Mattersburg [+] | |||
Rohrbach bei Mattersburg, kroate Orbuh, hungare Fraknónádasd, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Mattersburg. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 707 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Rohrbach bei Mattersburg situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ fervojo Sopron–Wiener Neustadt.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1274. La turkoj detruis la komunumon en 1529, 1532 kaj 1683. Ĝis 1921 Fraknónádasd apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio (dume inter 1938–1945 al Germanio). En 1997 artefarita lago por baniĝi formiĝis.
Vilaĝoj pri Nádasd en Hungara Reĝlando
[redakti | redakti fonton]En la nomo oni rekonas la vorton nád (=kano), pri kiu oni nomis vilaĝojn kaj komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.
Detaloj estas en la listo de hungaraj loknomoj kun "nádasd".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|