Saltu al enhavo

Podersdorf am See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podersdorf am See · Pátfalu
loka ventmuelejo
loka ventmuelejo
Foira komunumo
komunumo de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Burgenlando
Distrikto Distrikto Neusiedl am See
Poŝtkodo 7141
Aŭtokodo ND
Telefonkodo 02147
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 193  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 51′ N, 16° 50′ O (mapo)47.85777777777816.833611111111Koordinatoj: 47° 51′ N, 16° 50′ O (mapo) [+]
Alto 121 m [+]
Areo 41,73 km² (4 173 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Podersdorf am See · Pátfalu (Burgenlando)
Podersdorf am See · Pátfalu (Burgenlando)
DEC
Situo de Podersdorf am See · Pátfalu
Podersdorf am See · Pátfalu (Aŭstrio)
Podersdorf am See · Pátfalu (Aŭstrio)
DEC
Situo de Podersdorf am See · Pátfalu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Podersdorf am See [+]
vdr

Podersdorf am See, jen germane, hungare Pátfalu, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 2 193 loĝantoj.

Haveno de Podersdorf am See
Aerfoto pri Podersdorf am See

Podersdorf am See situas sur ebenaĵo, ĉe la orienta bordo de la lago Neusiedler See, hungare nomata Fertő, laŭ malĉefaj vojoj. La distrikta centro Neusiedl am See troviĝas en distanco de 10 kilometroj.

En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. Tiam peĉenegoj havis la taskon defendi la okcidentan limoparton. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1209 en formo Chesus. Tiutempe la kampoj apartenis al grafo Poth, verŝajne la vilaĝo nomiĝis poste pri li. En 1242 la tataroj, en 1529 kaj en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 1214 da loĝantoj loĝis en la loko, germanlingvaj aŭstroj en plimulto, hungarlingvanoj en malplimulto. Ĝis 1920 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando en Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Moson, al distrikto Nezsider/Neusiedl am See, poste al la respubliko Aŭstrio, dume inter 1938-1945 al nazia Germanio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Panoramo ĉe Podersdorf am See