Saltu al enhavo

Boston Celtics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boston Celtics
emblemo
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1946 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Bostono
Estr(ar)o Rich Gotham (prezidanto ekde 2007)
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Boston Celtics - prononco laŭ sistemo IFA [bˈɒstən sˈɛltɪks] - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Bostono, Masaĉuseco, kiu fondiĝis en 1946. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Atlantika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 16-a de februaro 2023 estas Joe Mazzulla kaj kluba prezidanto ekde aprilo 2007 estas Rich Gotham. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1995 okazigas en la stadiono TD Garden.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la stadiono TD Garden
teama flago maldekstre ĉe la domo de Masaĉuseco en 2009 (dekstre flago de la loka glacihokea teamo)