Saltu al enhavo

Rich Gotham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rich Gotham
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1964 (1964-08-31) (60-jaraĝa)
en Norwood
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Providence College Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo basketbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rich Gotham, per pasporta nomo Richard Ernest Gotham (naskita la 31-an de aŭgusto 1964)[1] estas usona komerca oficialulo kiu estas la prezidanto de la basketbala klubo Boston Celtics, kies profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (NBA). Li estas diplomiĝinto de Providence College, privata katolika universitato en Providence (Rod-Insulo) kaj loĝanto de Medfield, kantono Norfolk, Masaĉuseco. La 18-an de aprilo 2007, Gotham estis nomita prezidanto de la basketbala klubo. Antaŭ tio, li havis sukcesan karieron kiel oficialulo ene de pluraj firmaoj de industrioj de interreta teknologio reta amaskomunikilaro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Richard Ernest Gotham." en la biografiaro Marquis Who's Who Biographies, alirita la 9-an de novembro 2014.