Bourg-Saint-Pierre
Bourg-Saint-Pierre | |
---|---|
Blazono de Bourg-Saint-Pierre | |
Bourg-Saint-Pierre | |
komunumo en Svislando • Civic community | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Entremont |
Koordinatoj | 45° 57′ 4″ N 7° 12′ 29″ O / 45.95111 °N, 7.20806 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 4″ N 7° 12′ 29″ O / 45.95111 °N, 7.20806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 219 |
Areo | 90,09 km² |
Alteco | 1632 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1946 |
Komunumkodo | 6032 |
Situa mapo de Bourg-Saint-Pierre | |
Bourg-Saint-Pierre (malnova germanlingva nomo St. Petersburg) estas komunumo en la distrikto Entremont en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 219 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bourg-Saint-Pierre situas en la franclingva Suba Valezo, proksimume 30 kilometrojn sude de Saint-Maurice ĉe la vojo al la Montpasejo Granda Sankta Bernardo. Norde de la montpasejo fontas la rivero Dranse d'Entremont, unu el la fontriveroj de Dranse, kiu sur la komunuma teritorio nutras la baraĵlagon Lac des Toules. Sur la komunuma teritorio situas en sudo la Valsorey-Glaĉero kaj la Tseudet-Glaĉero, kies elfluoj nutras la riveron Dranse d'Entremont. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bourg-Saint-Pierre, la setlejo Bourg-Saint-Bernard kaj la rifuĝejo sur la pasejkulmino.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 90,09 km², de kiuj 6,8% estas kovritaj de arbaro, 27,7% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. Preskaŭ du trionoj de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bourg-Saint-Pierre limas en nordo al Liddes, en oriento al Bagnes, en orientsudoriento al Ollomont (Italio), en sudoriento al Etroubles (Italio), en sudo al Saint-Oyen (Italio), en sudokcidento al Saint-Rhémy-en-Bosses (Italio), kaj en okcidento al Orsières.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Bourg-Saint-Pierre pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Martigny trans la Montpasejo Granda Sankta Bernardo al Aosta en Italio. Ĉe la vilaĝeto Bourg-Saint-Bernard troviĝas la suda enirejo de la Granda-Sankta-Bernardo-Tunelo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Martigny al Aosta la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Bourg-Saint-Pierre datiĝas el la jaro 1125 kiel Burgus Sancti Petri. Bourg-Saint-Pierre estis etaploko ĉe la vojo trans la Montpasejo Granda Sankta Bernardo, kiun oni jam uzis almenaŭ en la 4-a jarcento antaŭ Kristo. La Monaĥejo Saint-Pierre du Mont-Joux estis menciita la unuan fojon jam en la jaro 812. Ĝi estis plurfoje detruita kaj en la jaro 1050 perdis sian signifon favore al la nova restadejo sur la pasejkulmino. Meze de la 11-a jarcento Bourg-Saint-Pierre fariĝis havaĵo de la Grafoj de Savojo. Post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 ĝi estis atribuita al la Voktejo Saint-Maurice, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Tiam ĝi estis atribuita al la Distrikto Entremont. La transŝarĝrajton, kiun konfirmis la Valezaj Dekonoj al la loko en la jaro 1475 ĝi povis konservi ĝis 1809. [3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Bourg
- Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Pierre
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Catherine Raemy-Berthod: Bourg-Saint-Pierre en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-19)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bourg-Saint-Pierre – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Rifuĝejo sur la kulmino de la Montpasejo Granda Sankta Bernardo
|