Dranse (Valezo)
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Dranse (Haute-Savoie). |
Dranse (Valezo) | |
---|---|
rivero • alfluanto | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 14,3 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Svislando |
Regionoj | Valezo |
Dranse en Valezo estas svisa rivero, maldekstra alfluanto de Rodano kiu rezultas de la unuiĝo de tri branĉoj:
Dranse d'Entremont
[redakti | redakti fonton]- Ĝi fontas norde de la limo inter Svisio kaj Italio, apud la Montpasejo Granda Sankta Bernardo, provizas la baraĵan lagon "Lac des Toules". Ĝi trairas Bourg-Saint-Pierre, Liddes kaj Rive-Haute. Fine, en Orsières, ĝi ricevas riveron Dranse de Ferret ĉe sia dekstra bordo.
Dranse de Ferret
[redakti | redakti fonton]- Ĝi fontas apud monto Grand Golliat, trairas urbetojn Ferret, La Fouly, Praz-de-Fort, kaj Orsières, kie ĝi alfluas riveron Dranse d'Entremont.
Dranse de Bagnes
[redakti | redakti fonton]- Ĝi fontas apud la limo inter Svisio kaj Italio, provizas la baraĵan lagon "Lac de Mauvoisin", trafluas Fionnay, Lourtier, Bagnes kaj Sembrancher, kie ĝi ricevas Dranse d'Entremont kaj iĝas simple Dranse
Ĝi ankoraŭ ricevas la rojon Durnand apud urbeto Bovernier, fine ĝi alfluas Rodanon ĉe la urbo Martigny, apud la Rodana Kubuto.