Bourganeuf
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bourganeuf (stacidomo). |
Bourganeuf | |
---|---|
Urbodomo de Bourganeuf
| |
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Bourganeuf (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 23030 [+] |
Poŝtkodo | 23400 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Pierre Jouhaud 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 408 (2022) [+] |
Loĝdenso | 107 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 45°57′15″N 1°45′23″O / 45.95417°N, 1.75639°O (mapo) Koordinatoj: 45°57′15″N 1°45′23″O / 45.95417°N, 1.75639°O (mapo) |
Alto | 380 m [+] |
Areo | 22,54 km² (2 254 ha) [+] |
Horzono | UTC+01:00 [+] |
45° 57′ 15″ Nordo 1° 45′ 23″ Oriento / 45.9541666667 °N, 1.75638888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Bourganeuf [+] | |
Bourganeuf estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 3 219 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007. La urbo estas trafluata de la rivero Thaurion.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bourganeuf etendiĝas sur 22,54 km², kaj havis 2 948 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas 131 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Bourganeuf situas je alteco de 602 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bourganeuf kreiĝis dum Mezepoko danke al la ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kies membroj daŭre loĝis en la urbo ekde la 12-a jarcento ĝis la franca revolucio. Bourganeuf tiel ĝuis prestiĝan reputacion.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Bourganeuf apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Bourganeuf estis la tria franca urbo, kiu oficiale ricevis elektron (en 1886). Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Pierre Jouhaud, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La loka preĝejo datiĝas de la 15-a jarcento : ĝi plej notinde entenas la tiel nomitan turon Zizim, kiu fariĝis la ekzilujo de la otomana princo Djem Sultan en la dua duono de la 15-a jarcento. En Bourganeuf ankaŭ estas muzeo pri elektro.
-
Turo Zizim
-
Muzeo pri elektro
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Bourganeuf estas grava centro rilate al ligno-industrio, kun pluraj regione gravaj firmaoj.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Bourganeuf estas la ĉefurbo de la kantono de Bourganeuf. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.