La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1379. En la jaro 1872 Brodek ricevis kromnomon Německý Brodek – Deutsch Brodek. En la jaroj 1945–1946 la germanoj el Brodek estis ellandigitaj kaj Brodek estis enloĝigita de ĉeĥoj el la ĉirkaŭaĵo. La ofican nomon Brodek u Konice Brodek ricevis en la jaro 1952, por ke ĝi diferenciĝu de pluaj setlejoj de la sama nomo, precipe de proporcie proksimaj municipoj Brodek u Prostějova kaj Brodek u Přerova.