Týn nad Bečvou
Aspekto
Týn nad Bečvou | |||
municipo | |||
Vido el Helfštýn
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Týn nad Bečvou | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Přerov | ||
Administra municipo | Lipník nad Bečvou | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Memorindaĵo | Helfštýn burgo | ||
Rivero | Bečva | ||
Situo | Týn nad Bečvou | ||
- alteco | 238 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 31′ 01″ N 17° 37′ 05″ O / 49.51694 °N, 17.61806 °O (mapo) | ||
Katastro | 11,99 km² (1 199 ha) Týn nad Bečvou | ||
Loĝantaro | 841 (2024) | ||
Denseco | 70,14 loĝ./km² | ||
Pordego | Moravia pordego | ||
Unua skribmencio | 1447 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 751 32 ĝis 753 54 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0714 | ||
NUTS 5 | CZ0714 570079 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.tynnb.cz | |||
![]() |
Týn nad Bečvou (ĝis la jaro 1949 sole Týn) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Přerov. Vivas ĉi tie 841 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jezernice, Dolní Nětčice, Lipník nad Bečvou, Paršovice, Lhota, Radotín, Soběchleby, Hranice kaj Hlinsko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1447. Devene ĉi tie situis burga bierfarejo.
Ekde la 1-a de januaro 1976 ĝis la 31-a de decembro 1991 la municipo estis konsisto de urbo Lipník nad Bečvou.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 685 |
1880 | 745 |
1890 | 732 |
1900 | 765 |
1910 | 816 |
1921 | 806 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 896 |
1950 | 891 |
1961 | 977 |
1970 | 932 |
1980 | 881 |
1991 | 776 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 824 |
2011 | 821 |
2014 | 836 |
2016 | 850 |
2017 | 844 |
2018 | 843 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 835 |
2020 | 846 |
2021 | 751 |
2022 | 814 |
2023 | 847 |
2024 | 841 |
Memorindaĵoj kaj interesaĵoj en la municipo
[redakti | redakti fonton]- Mezepoka burgo Helfštýn. Unu el la plej grandaj burgoj en Moravio.
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria el la jaro 1733. Ĉe la preĝejo estis tombejo, kiu pereis.
- Statuo de Johano Nepomuuka el la jaro 1778.
- Tombo de Gabriela (1852 - julio de 1854), filino de Bedřich Smetana, kiu ĉi tie restadis je rekomendo de kuracisto. Ŝi mortis pro tuberkulozo.
- Domo, kie restadis Bedřich Smetana (en la jaro 1852 kaj 1854).
- Kruco el la jaro 1879.
- Monumento al viktikmoj de la 1-a kaj la 2-a mondmilitoj.
- Arbara pado "Gabrielka", kondukanta el Týn sur nivellinio de Maleník. Ĝi estas nomita laŭ la filino de Bedřich Smetana.
- Rokoj sub la burgo Helfštýn. Ili servas kiel montogrimpistaj ekzercrokoj.
- Antaŭ konstruaĵo de la municipa ofico ĉiujare startas, ĉiam la unuan majan sabaton, maratono de montaraj bicikloj - Author Šela Marathon.
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Otakar Janůj - membro de la 311-a ĉeĥoslovaka bombardiga skvadrono de RAF
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Burgo Helfštýn
-
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
-
Domo n-ro 166 kun memoriga tabulo rememoriganta restadon de B. Smetana
-
Tomboŝtono de Gabrielka, filino de Bedřich Smetana
-
Monumento al viktimoj de la mondaj militoj
-
Municipa ofico