Brtníky
Brtníky | |
germane Zeidler | |
vilaĝo | |
Brtníky – ŝoseo direkte al Mikulášovice
| |
Oficiala nomo: Brtníky | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Administra municipo | Staré Křečany |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ŝluknova terlango |
Montaro | Ŝluknova montetaro |
Domoj | 186 2009 |
Situo | Brtníky |
- koordinatoj | 50° 56′ 52″ N 14° 26′ 27″ O / 50.94778 °N, 14.44083 °O (mapo) |
Katastro | 10,45 km² (1 045 ha) Brtníky |
Loĝantaro | 191 (2021) |
Denseco | 18,28 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1116 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 407 60 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Brtníky | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Brtníky (germane Zeidler) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Staré Křečany, situanta en Ŝluknova terlango, 8 km okcidente de Rumburk en dislimejo de Luzacia montaro kaj PPR Elbaj grejsoj. Pro sia situo en rando de NP Bohemia Svislando ĝi plenumas rolon de ties norda enirpordego. Estas ĉi tie registritaj 186 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 191 loĝantoj.
Brtníky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 10,45 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1116.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Ota Prouza, pentristo
Turismo kaj montogrimpado
[redakti | redakti fonton]Brtníky, situanta proks. 1,5 km de la norda limo de Nacia parko Bohemia Svislando, estas elirpunkto por kelkaj turismaj vojoj, destinitaj por biciklistoj kaj piedirantaj vizitantoj de tiu ĉi ampleksa protektata teritorio. Ekzemple laŭ blua marko kaj biciklovojo n-ro 3032 eblas ekceli al valo de rivereto Křinice kaj al ĉeĥa-germana ŝtatlimo en spacon de pereinta domaro Zadní Doubice. Verda marko, celanta al Doubice, en la plej proksima ĉirkaŭaĵo de Brtníky alkondukos la turistojn al Striga kaverno, rok-rependaĵo Granda prusia tendaro kaj al Burgeto Brtníky. Ruĝa marko, eventuale biciklovojo n-ro 3014 kondukas orienten ĝis Vlčí Hora.[1]
En spaco sude de la vilaĝo Brtníky en valo de rojo Brtnický potok, Křinice kaj en Valo de Kyjov troviĝas multnombraj montogrimpistaj terenoj.
Rokturoj en tiu ĉi regiono estas disigitaj en valoj kaj ankaŭ sur montodorsoj kaj el pli granda parto ili estas kreitaj de molaj grejsoj. En nordorienta parto de tiu ĉi regiono troviĝas eĉ rokturoj el tre malmola kaj rezistema grejso (turoj Martinova věž (Turo de Marteno), Velký (Granda) kaj Malý Plačtivý kámen(Malgranda Plorema ŝtono)). Sume estas en la regiono de Valo de Kyjov kaj Brtníky registritaj 472 montogrimpistaj vojoj. Rilate al nestado de raraj specioj de birdaro estas en la lokoj en finaĵo de Valo de yjov kaj en valo de rojo Bílý potok malpermesita montogrimpista agado dum printempo, t.e. de marto ĝis junio.[2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 710 |
1880 | 1 605 |
1890 | 1 487 |
1900 | 1 388 |
1910 | 1 403 |
1921 | 1 195 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 243 |
1950 | 416 |
1961 | 387 |
1970 | 447 |
1980 | 265 |
1991 | 272 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 257 |
2011 | 251 |
2021 | 191 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Burgeto ĉe Brtníky -
Domo -
Kadukiĝanta domo -
Domo ĉe vojo -
Kadukiĝanta domo -
Domoj en Brtníky
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|