Saltu al enhavo

Bruguera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruguera
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1910 vd
Fino 1986 vd
Antaŭe Q68913082 vd
Geografia situo 41° 25′ 7″ N, 2° 8′ 59″ O (mapo)41.4185725445392.1498324355947Koordinatoj: 41° 25′ 7″ N, 2° 8′ 59″ O (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Barcelono
Bruguera (Barcelono)
Bruguera (Barcelono)
DEC
Map
Bruguera
vdr

Bruguera estis eldonejo kun sidejo dekomence en Barcelono, Hispanio, kiu dediĉis sin ĉefe al produktado de popola kaj bildliteraturo. Ĝi estis fondita en Barcelono en 1910 kiel El Gato Negro (La nigra kato), refondita en 1940, kiu sukcesis havi industrian fabrikon (Parets del Vallès), reklaman divizion (Nueva Línea), librovendejon (Proa), distribuan kompanion (Libresa), filiojn (Ceres), kaj delegitarojn eksterlande (Argentinp, Brazilo, Kolombio, Meksiko, Portugalio, Venezuelo), kaj eĉ internan bultenon (Nosotros).

Inter popularaj bildliteraturaj gazetoj menciendas Pulgarcito (el 1921 kaj regule denove el 1947), DDT (1951), Mortadelo (1970), Lily (1970), Zipi y Zape (1972) ktp. En la 1960-aj jaroj oni ekpublikigis eksterlandajn seriojn, ĉefe de Franc-Belga bildliteraturo, kiel ekzemple Asteriks kaj Blueberry.

Krom bildliteraturo, iĝis tre popularaj la malgrandformataj amaferaj noveloj de Corín Tellado kaj la vakeraj noveloj de Marcial Lafuente Estefanía, kiuj vendiĝis malmultekoste en gazetarbudoj de la tuta lando kaj eĉ oni interŝanĝis jam uzitaj kontraŭ pli malalta prezo.

En la 1970-aj jaroj, la eldonejoj kliniĝis al pli seriozaj verkistoj, kiel Jorge Amado, Jorge Luis Borges, Gabriel García Márquez, Juan Marsé kaj Juan Carlos Onetti.​ Ĝi tiukadre lanĉis ankaŭ du kolektojn de poŝlibroj: nome Libro Clásico kaj Libro Amigo.

Komence de la 1980-aj jaroj, libroj kiel Crónica de una muerte anunciada de Gabriel García Márquez kaj Los gozos y las sombras de Gonzalo Torrente Ballester iĝis furorlibroj,​ kaj la eldonejo atingis fakturadon proksimume de 10 000 milionoj de pesetoj en 1981. Tamehn, Bruguera, kun sia distribua filio Libresa, bankrotis el la 7a de junio 1982.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Editorial Bruguera en la hispana Vikipedio.