Brunkrona vireo
Brunkrona vireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunkrona vireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo leucophrys (Lafresnaye, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brunkrona vireo, Vireo leucophrys, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Tiu reproduktiĝas en altaj teroj el suda Meksiko suden al nordokcidenta Bolivio. Ĝi estis foje konsiderata samspecifa kun la simila Trilovireo.
Plenkreskulo de Brunkrona vireo estas 12-12.7 cm longa kaj pezas 12 g. Ĝi havas olivverdecajn suprajn partojn kaj tre brunan kronon kio nomigas la specion. Estas bruna strio el la beko traokule kaj blanka superokula strio tre kontrasta kun la supra malhelbruna bordo de la krono. La vizaĝo kaj gorĝareo estas blankecaj al sablokoloraj kaj la subaj partoj estas flavaj kun iom da oliveca koloro en flankoj. Junuloj estas helbrunaj supre kun malpli markata superokula strio.
La Brunkrona vireo havas akran alvokon tŭiist kaj la kanto estas riĉa trilado sufiĉe simila al tiu de la Trilovireo.
Tiu vireo loĝas en kanopeo kaj mezaj tavoloj de hela arbaro, arbarbordoj kaj aliaj duonmalfermaj habitatoj je altitudoj el 500 al 2500 m[1]. Brunkronaj vireoj manĝas raŭpojn kaj aliajn insektojn plukante el arbofoliaro. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn fruktojn. Ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hilty (2003), Strewe & Navarro (2004)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Vireo leucophrys. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
- Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
- Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
- Strewe, Ralf & Navarro, Cristobal (2004): New and noteworthy records of birds from the Sierra Nevada de Santa Marta region, north-eastern Colombia. Bulletin of the British Ornithologists' Club 124(1): 38-51. PDF plena teksto Arkivigite je 2005-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
|