Brustolevinio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lewinia pectoralis (Temminck, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brustolevinio (laŭ la latina scienca nomo Lewinia pectoralis, sed ankaŭ nomita Levinia ralo) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas specio indiĝena de Aŭstralio, Wallacea, kaj Nov-Gvineo.
La ordinara nomo kaj la latinlingva scienca nomo rememoras la anglan naturscienciston kaj ilustraciiston William Lewin.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Temas pri mezgranda ralo, kies plej karaktera trajto estas ampleksa malhelbruna brustareo (kio nomiĝas la specion) etendiĝanta ankaŭ al la gorĝo; la kapo kaj nuko estas ruĝecbruna. La supraj partoj montras brunnigran striecon, dum la malsupraj partoj montras blankanigran striecon. La beko estas ruĝeca kaj bruneca pinte.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni priskribis ok subspeciojn, nome la jenaj:[2]
- Nov-Gvineo
- L. p. mayri (Hartert, 1930) – Montoj Arfak
- L. p. captus (Mayr & Gilliard, 1951) - centra Nov-Gvineo
- L. p. insulsus (Greenway, 1935) - Montoj Herzog
- L. p. alberti (Rothschild & Hartert, 1907) - montoj de sudorienta Nov-Gvineo
- Aŭstralio
- L. p. clelandi (Mathews, 1911) – sudokcidenta Aŭstralio (formortinta)
- L. p. pectoralis (Temminck, 1831) – orienta kaj sudorienta Aŭstralio
- L. p. brachipus (Swainson, 1838) – Tasmanio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lewin's Rail Details
- ↑ Lewin's Rail. Internet Bird Collection (HBW 3, p.171). Lynx Editions. Alirita 2012-03-08 .
|