Saltu al enhavo

Budva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Budva
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 85310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 338  (2011) [+]
Loĝdenso 109 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 18° 51′ O (mapo)42.28472222222218.845277777778Koordinatoj: 42° 17′ N, 18° 51′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Budva (Montenegro)
Budva (Montenegro)
DEC
Situo de Budva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Budva [+]
vdr

Budva (serbe Будва, latine kaj itale Budva, albane Budua, antikve-greke Βουθόη (Bouthoe) [1]) estas urbo kaj municipo en Montenegro, ĉe la Adriatiko inter Bar kaj Kotor. La municipo inkluzivas Becici kaj Petrovac en la oriento, havas proksimume 16 000 loĝantojn kaj kreskas rapide. La urbo Budva mem havas ĉirkaŭ 11 000 loĝantojn [2].

La nomo povas veni de Boutoua - greka maristo kiu laŭdire malkovris la insulon kie la malnova urbo estas hodiaŭ.

Vido de Budva de la apuda montro

Budva situas sur relative kruta monto kaj roka marbordo, kaj kuŝas laŭlonge de 16 km longa strando. La urbo eble estas la plej malnova turisma centro de Montenegro [3], same kiel la natura centro de la regiono Budvanska Rivijera; jen kelkaj sablaj plaĝoj kaj du fortikigitaj mezepokaj konstruaĵoj, kiuj formas la bazon por forta disvolviĝo de turismo

. Ĉe la suda fino de la plaĝo, promontoro (verŝajne iama insulo) elstaras eksteren en la maron kie la malnova urbo - Stari Grad - situas kun fortikigitaj veneciaj muroj de la malfrua Mezepoko, tri preĝejoj de la 6-a kaj 8-a jarcentoj, kaj citadelo de 1835. La urbo estas tre pitoreska kaj bela, kaj havas forte kreskantan turismon.

La urbo preskaŭ estis tute detruita en tertremo en 1979, sed estis rekonstruita fidele al la originalo. Nuntempe Budva estas ĉefe turisma ĉemara feriejo.

La malnova urbo en 1615.
La areo kiu estis parto de Venecio de 1420 ĝis 1797 [4].

Laŭ legendo, Budva estis fondita en la 4-a jarcento a.K. fare de la fenica princo Kadmo, filo de la greka - fenica reĝo Agenoro, laŭ antikva helena mitologio, aŭ de grekaj kolonianoj, kaj en la romia epoko estis konata sub la nomo de Ilirio. La limo inter la orienta kaj okcidenta romia imperioj pasis ĉi tie post la divido en 395 [5]. En la Mezepoko, la urbo estis regita fare de lokaj aŭ serbaj princoj.

De 1420 ĝis 1797, la urbo estis parto de la mara imperio de Venecio [6]. La homoj parolis la venecia dialekto ĉi tie ĝis la 19-a jarcento. De 1814 ĝis 1918, Budva estis sub la regado de Aŭstrio-Hungario. Ĝi tiam iĝis parto de la nova ŝtato Jugoslavio post la Traktato de Versajlo, sed estis okupita de Italio ekde 1941 kaj poste rekte de Germanio ĝis 1944, kiam serbaj trupoj liberigis la urbon.

Kun siaj 2,500 jaroj, la urbo estas la plej malnova ĉe la Adriatiko, kaj la plej malnova en Montenegro.

Turismo kaj komunuma vivo

[redakti | redakti fonton]
Budva (dekstre), la insulo Sveti Nikola, kaj la najbara urbo Becici (maldekstre) kiu ankaŭ apartenas al la municipo Budva.

La malnova urbo estas ĉirkaŭita de mezepoka urbomuro kaj estas protektita konstruaĵo. Pro la tertremo la 15-an de aprilo 1979, la plej multaj el la konstruaĵoj en la malnova urbo estis difektitaj aŭ tute detruitaj kaj estis rekonstruitaj ŝtono post ŝtono laŭ la venecia stilo laŭ planoj de aŭstraj arkivoj.

Du el la plej gravaj konstruaĵoj de Budva estas la trinava preĝejo de Sankta Johano la Baptisto el la 9-a jarcento kaj la ortodoksa preĝejo de la Sankta Triunuo el 1806. Alia ortodoksa preĝejo situas sur la tereno de la monaĥejo Podmaine, kiu situas sur la periferio de la urbo.

Okcidente de la urbo, ĉe la piedo de Monto Spas, troviĝas la Fortikaĵo Mogren, konstruita de la aŭstroj en 1860. Fortikaĵo Kosmač, ankaŭ konstruita fare de Aŭstrio-Hungario en la 1840-aj jaroj, kuŝas sur la vojo de Budva ĝis Cetinjo. Ĝi estis la plej suda fortikaĵo de la Habsburga Imperio. Ekzistas ankaŭ kelkaj monaĥejoj kun kultura kaj historia signifo.

La golfo de Budva ankaŭ estas limita per la malgranda insulo de Sveti Nikola (ankaŭ konata loke kiel Havaj, derivita de Havajo). Ĝi estas la plej granda insulo en Montenegro kaj antaŭe estis alirebla piede per terkapo. Hodiaŭ ĝi estas neloĝata krom la lumturisto, sed povas esti atingita per boato somere.

Budva havas hospitalon kaj kelkajn hotelojn. Proksimume 45% de la enloĝantaro estas montenegranoj kaj 40% serboj. Ankaŭ ĉiam pligrandiĝas rusa loĝantaro, kiu loĝas ĉi tie en novkonstruitaj vilaoj kaj apartaj loĝkvartaloj – en aŭtuno de 2007 en la lernejoj en Budva estis aliĝintaj 100 infanoj de rusdevenaj familioj.

De la strando estas la insulo Sveti Nikola kun la samnoma preĝejo. La insulo estas privata, ĝi estis en loka proprieto antaŭ Dua Mondmilito, kaj post la falo de komunismo en Jugoslavio, la insulo revenis al la loka familio kiu posedis ĝin antaŭ la milito.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kolektiv ME.
  2. Popis 2011. Alirita 2011-09-29 .
  3. Istorija i legende, Budva.com
  4. (2022) “"Zaferin Ardından Gelen Onur Kırıcı Bir Antlaşma"*: II. Selim'in Venedik'e Verdiği 1573 Ahidnamesi”, Tarih Dergisi / Turkish Journal of History (tr) 1 (76), p. 145–160. doi:10.26650/iutd.202208. 247508580. 
  5. Ratković, Rade. (2021) “Tourism in Budva, Bar, and Ulcinj Area of Montenegrin Coast”, The Montenegrin Adriatic Coast (angle). Springer Nature. ISBN 978-3-030-77629-9. “La unua registraĵo de Budva (Butua) devenas de la kvina jarcento a.K. Origine, ĝi apartenis al la ŝtato Ilirio. La ondo de greka koloniigo influis ankaŭ tiun setlejon, kiu kutimis esti greka emporio de sesa ĝis kvara jarcento a.K. Ekde la mezo de la dua jarcento a.K., ĝi estis romia oppidum kun municipa sistemo.”.
  6. Karadağ'ın Bodrumu: Budva (turke). Alem (13 April 2018). Alirita 5 March 2023 .

Fontoj kaj eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Oficialaj retejoj

[redakti | redakti fonton]

Vojaĝdaj retejoj

[redakti | redakti fonton]