De 1970 ĝis 1983 la grupo surscenigis teatraĵojn sub la gvidado de Kiril Draĵev. Dum kelkaj jaroj Anani Anev kaj Belka Beleva prezentis sub nomo AABB. En 1989 grupo da aktoroj el Teatro de la Junularo en Sofio formis la novan konsiston de BET. BET prezentiĝis per siaj spektakloj antaŭ miloj da spektantoj en dekoj da landoj. BET festis sian duonjarcentan jubileon la 16-an de oktobro2008 en la salono de la Urba biblioteko en Sofio.
„ La Bulgara Esperanto-Teatro estas fiero ne nur por ni, parolantoj de Esperanto... Per sia agado BET bonege prezentis la bulgaran teatran arton antaŭ internacia publiko. ”
„ La internacia publiko el 58 landoj apenaŭ povis reteni siajn larmojn... profunde emociita de la majstra arto de la
bulgaroj... La prezento estis proklamita mondpremiero. ”