Saltu al enhavo

Miĥail Georgiev Zdravev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miĥail Georgiev Zdravev
Михаил Георгиев Здравев
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1923
en Koprivŝtica
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo aktoro
Okupiganto aktoro
kantisto
reĝisoro
Konata kiel Miŝo Zdravev
vdr

Miĥail Georgiev Zdravev (bulgare Михаил Георгиев Здравев, naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1923 en Koprivŝtica) – bulgara esperantisto, artisto, kantisto kaj reĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miĥail Georgiev Zdravev naskiĝis en Koprivŝtica. Lia patrino estis aktorino. Dum sia infaneco Zdravev jam rolis en teatraĵoj. Post fino de gimnazio li iĝis aktoro. Li laboris en teatro en Burgaso, poste en Armea Teatro en Sofio. Li ankaŭ partoprenis en radiaj elsendoj de Bulgara Radio[1].

Li iĝis esperantisto verŝajne en 50. jaroj de XX jc. Kiel espernatlingva aktoro li ludis en Bulgara Esperanto-Teatro[1].

En 1985 li iniciatis surbendigon de la dramo „Ni vivos!”. La ideon apogis Hristo Gorov, tiama prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. En la surbendigo de la dramo, kiu okazis en Bulgara Radio, ludis aktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro. Zdravev rolis la nazian oficiron Adler[1].

En 2002 Zdravev ludis en Esperanta komedio „Invento de l’jarcentoj” kiu estis prezentita i.a. dum 54 IFEF Kongreso[1].

Li ofte prezentis esperantlingvajn teatraĵojn duope, kun bulgara esperanta aktorino Margarita Duparinova[1].

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Bonan nokton! (1970, eldonejo Балкантон)
  1. Bonan Nokton!
  2. Steletoj
  3. Mia Kubo
  4. Ludvika Aleksandra
  • Kantas Miŝo Zdravev (1971, eldonejo Балкантон)
  1. La Unua Tago De La Printempo
  2. Mia Gitaro
  • Ĝojo (1982, eldonejo Балкантон)
  1. Venu en Borovec
  2. Ĝojo
  • Servu Ni ! (eldonejo Балкантон)
  1. Servu Ni !
  2. Revenu Vi !
  3. Ropotamo
  4. Mia Eta Ĝim[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Georgi Mihalkov, Niaj jubileoj. rememoro pri Mihail Zdravev. 100 jaroj de lia naskiĝo en Bulgara Esperantisto, januaro-marto 2024, p. 4-5, ISSN 0204-9651
  2. https://www.discogs.com/artist/4011541-Mi%C5%9Do-Zdravev