Komunumo Koprivŝtica
Komunumo Koprivŝtica | |||
---|---|---|---|
komunumo en Bulgario vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Bulgario | ||
Provinco | provinco Sofio | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 962 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 38′ N, 24° 21′ O (mapo)42.63324.35Koordinatoj: 42° 38′ N, 24° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 028 m [+] | ||
Areo | 141 km² (14 100 ha) [+] | ||
| |||
Koprivŝtica (bulgare Копривщица) estas komunumo en la provinco Sofio de Bulgario, kaj en ĝi estas la sola urbeto. Laŭ la stato de 2015 en la komunumo vivis 2 321 loĝantoj kaj en 2020 estis ankoraŭ 1 962 loĝantoj[1] - kiel en multaj malurbaj regionoj de la Eŭropa Unio la junuloj kaj junaj familioj strebas al pli grandaj urboj. La urbanoj vivas sur areo de 141 kvadrataj kilometroj,[1] kio en 2020 rezultigis loĝdenson de 14 loĝantoj/km²
La samnoma centra urbeto estas ĉefe konata kiel la loko de la Aprila Ribelo kontraŭ la Osmanida imperio en 1876. Nun ĝi estas konata pro siaj malnova arkitekturo, muzeoj kaj festivaloj de popola muziko.
La komunumo situas meze de la malkruta mezalta montaro Sredna Gora, bulgare Средна гора, en Esperanto "Meza Arbaro" (vere: dum la vorto гора, "gora", en multaj slavaj lingvoj signifas la koncepton monto, en la bulgara ĝi vere signifas arbaron).
Esperantistoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Ĝi estas naskiĝloko de Georgi Oreŝkov (n. en 1864, m. nekonata), Esperanto-pioniro kaj ekde 1905 membro de la unua Lingva Komitato
- Ankaŭ la esperantista aktoro kaj kantisto[2] Miĥail Georgiev Zdravev, nomata "Miŝo Zdravev" (n. la 16-an de aŭgusto 1923, m. same nekonata), naskiĝis en Koprivŝtica.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 informoj de la retejo statoids.org, vidita komence de marto 2024 (angle)
- ↑ iuj gramofondiske registritaj kantoj de Miŝo Zdravev en la retejo amazon
- ↑ laŭ prezento de li en la esperanta podkasto de la klubo Varsovia Vento, jen: "Via Vento", 171-a eldono, 3-a parto (esperante)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Botevgrad | Boĵuriŝte | Dolna Banja | Dragoman | Elin Pelin | Etropole | Godeĉ | Iĥtiman | Koprivŝtica | Kostenec | Kostinbrod | Pirdop | Pravec | Samokov | Slivnica | Svoge | Zlatica