Saltu al enhavo

Buntoturnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buntoturnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnicoj Turnix
Specio: Buntoturnico, Turnix varius
Latham 1801
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Buntoturnico (Turnix varius) estas birdospecio de la familio de Turnicedoj, kiu estas simila, sed estas nerilata, al la koturnoj de la familio Fazanedoj. Tiu specio estas loĝanto en Aŭstralio. Subspecio, nome Abrolja buntoturnico (Turnix varius scintillans), estas endemia de la insuloj Houtman Abrolhos.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Buntoturnico estis por la unua fojo priskribita de la angla ornitologo John Latham en 1801 laŭ la dunoma nomo Perdix varia.[1]

"Painted buttonquail" estis deklarita oficiala nomo fare de la Internacia Ornitologia Komitato (IOU).[2]

Oni agnoskis du subspeciojn.[2]

La eble formortinta Novkaledonia turnico (Turnix novaecaledoniae) de Novkaledonio estis iam konsiderata tria subspecio, sed estis apartigita kiel diferenca specio fare de la IOK en 2021.[3]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Paainted Buttonquail kobble08.JPG
Buntoturnico.
Idoj (ĉeftera subspecio) adoptantaj defendosintenon.

La Buntoturnico estas ĉirkaŭ 19 ĝis 20 cm longa. Ĝi estas grundema birdo kiu troviĝas en herbecaj arbaroj. Ili manĝas insektojn kaj semojn, kaj la maskloj kovas la ovojn dum duonmonato kaj poste idozorgas.

La ino estas pli brilkolora. Ŝiaj okuloj eetas ruĝaj, kaj ŝiaj krono, vizaĝo kaj brusto estas makulecaj je blanko. Ŝiaj ŝultroj estas sablokoloraj kun fajnaj blankaj strioj super ili. La masklo estas iom pli malgranda kaj senmarka.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]