Saltu al enhavo

Novkaledonia turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novkaledonia turnico
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnix Turnix
Specio: Novkaledonia turnico, Turnix novaecaledoniae
Ogilvie-Grant 1889
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novkaledonia turnico (Turnix novaecaledoniae) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj (kiuj kovas kaj idozorgas) kaj estas poliandriaj. La specio estas endemia de Novkaledonio. Ĝi estas grundema specio kun malkutima reprodukta biologio kun invertita seksa dimorfismo.

La Novkaledonia turnico estis iam konsiderata subspecio de la Buntoturnico. Nun tempe ĝi estas ĉu formortinta ĉu preskaŭ formortinta.

Ties naturaj habitatoj estas sekaj savanoj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]