Saltu al enhavo

Burgo Schloßböckelheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
akvarelo el la 17a jarcento de burgo Schlossböckelheim
Gravuraĵo el la 17 jarcento

La burgo Schloßböckelheim, antaŭe ankaŭ nomata burgo Böckelheim, estas la ruino de montburgo sur monta deklivo de Nahegau apud la komunumo Schloßböckelheim en la distrikto Bad Kreuznach, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo estis konstruita verŝajne en la 0a jarcento el restaĵoj de romia setlejo.La unua mencio okazis en la jaro 824 kune kun Ludwig der Fromme Becchilenheim. En la 11a jarcento ĝi estis en posedo de la dukoj de Loreno. En la jaroj 1044/1045 ĝi estis detruita de Heinrich la 3-a.

Ekde 1065 la posedaĵo venis al la episkopo de Speyer (Spiro), kiudonis en 1105 la burgon al la grafoj de Sponheim kiel feŭdo. Post divido Heinrich von Sponheim vendis la burgon al la ĉefepiskopo de Majenco. La frato de Heinrich provis nuligi la vendon. Tio kaŭzis kverelon inter Sponheim kaj Majenco. La rezulto de tiu kverelo estis la perdon de la burgo. La burgon ricevis post pluraj ŝanĝoj Kurpfalz en 1471. En 1688 komence de la milito de palatinata sukcedo ĝi estis detruita komplete de francaj trupoj.

En la jaro 1105 imperiestro Heinrich la 4-a estis arestita de sia filo kaj sekvanto Heinrich la 5-a en la burgo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ruino ankoraŭ montras iaman pordegoturon kun restaĵoj de ŝtupara turo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Thon, Stefan Ulrich, Achim Wendt: „… wo trotzig noch ein mächtiger Thurm herabschaut“ - Burgen im Hunsrück und an der Nahe. 1. Auflage. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 2013, p. 36–39.
  • Gustav Schellack, Willi Wagner: Burgen und Schlösser im Hunsrück-, Nahe- und Moselland. Aloys Henn Verlag, Kastellaun 1976

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]