Burgo Wildenburg (Hunsrück)
Burgo Wildenburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
elrigardturo de la burgo Wildenburg | |||||
burgo • observturo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 49° 46′ 33″ N, 7° 15′ 23″ O (mapo)49.7759444444447.2562777777778Koordinatoj: 49° 46′ 33″ N, 7° 15′ 23″ O (mapo) | ||||
| |||||
Konstruita | 1202 ĝis 1235 | ||||
Neniigita | konservita | ||||
Konstrustilo | montetburgo | ||||
Devena posedanto | grafoj | ||||
La burgo Wildenburg estas burgruino apud Kempfeld en la Hunsruko de distrikto Birkenfeld en Rejnlando-Palatinato (Germanujo).
Situo
[redakti | redakti fonton]La ruino situas en Hunsrück inter la norde situanta Idarwald kaj la sude situanta urbo Idar-Oberstein sur alteco de ĉ. 630 m super marnivelo sur la monto Wildenburger Kopf super la valo de la Idarbach. Ĝi estis la plej alte situanta burgo de la Hunsruko.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭulo de la Wildenburg estis verŝajne kelta fuĝburgo kun duobla remparo el la La-Tène-epoko (ĉ. 450–50 a.K.). La remparo de la burgo apartenis al aro de keltaj remparoj en la suda Hunsruko, la ringramparo de Otzenhausen, la Ringkopf, la Altburg kaj la Alteburg en Soonwald. Mallonga parto de la remparo estis rekonstruita kiel „gaŭla muro“ (murus gallicus).
Ĉirkaŭ la jaro 350 a. K. sur la Wildenburg estis instalita dum mallonga tempo malfruromiana fortikaĵo.
En la malfrua mezepoko la Wildgraf Friedrich von Kyrburg konstruigis sur la roko ĉe la okcidenta pinto de la ringremparo la burgo Wildenburg. Ĝi estis menciita unuafoje en 1330 kaj en la jaro 1651 ĝi estas detruita de marodantaj lorenaj trupoj. Post parta rekonstruo en la jaro 1660 la malsupra burgo servas al la „Amt“ Wildenburg kiel administra sidejo ĝis la malfondo de la graflando en la jaro 1792.
Burga instalaĵo
[redakti | redakti fonton]De la sur la rokoj situanta supra burgo nur malmultaj murrestaĵoj konserviĝis. Sur a pinto de la roko ekde la jaro 1980 estis starigita 22 m alta elrigardturo. Ĝi havas de sia 15 m alte situanta elrigardplatformo bonan elrigardon en ĉiuj direktoj. Informoj ĉe la parapeto priskribas la celojn.
Ekde la jaro 1859 jam rekonstruiĝis la konstruaĵoj de la malsupera burgo kun pordega turo, ekonomia domo kaj ĉirkaŭmuro kiel sidejo de la prusa forsta administra unuo. Tiuj konstruaĵoj post plia ŝanĝkonstruo estas hodiaŭ uzataj kiel burga gastejo kaj sidejo de la Hunsrückverein. La kavalira salono estas uzata kiel oficejo pri civila stato kaj por malgrandaj festoj.[1]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Alexander Thon, Stefan Ulrich kaj Achim Wendt: Burgen im Hunsrück und an der Nahe. "... wo trotzig noch ein mächtiger Thurm herabschaut. Schnell & Steiner, Regensburg 2013, ISBN 978-3-7954-2493-0, S. 160-163.
- Hans Nortmann: „Wildenburg“: Archäologischer Rundweg. In: Rheinisches Landesmuseum Trier (Hrsg.): Führer zu archäologischen Denkmälern des Trierer Landes. Trier 2008, ISBN 978-3-923319-73-2 (Schriftenreihe des Rheinischen Landesmuseums Trier 35) S. 128f.
- U. Heidrich: Geschichte der Wildenburg und ihrer Umgebung. Bad Kreuznach 1906.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Die Wildenburg bei Kempfeld private Webseite: Kulturlandschaft Nahetal und Hunsrück
- Rundumblick vom Aussichtsturm
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wildenburg ist wieder ein Schmuckstück in volksfreund.de vom 11. Dezember 2012, elŝutita je la 10ª oktobro 2015