Saltu al enhavo

Burkhard de Weißpriach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burkhard de Weißpriach
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1419 (1419-11-30)
en Villach
Morto 16-an de februaro 1466 (1466-02-16) (46-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Salcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Burkhard de WEISZPRIACH (naskiĝinta en 1420 aŭ 1423 je Weißpriach, mortinta la 16-an de februaro 1466 en Salcburgo) estis katolika kardinalo kaj inter 1461 kaj 1466­­ salcburga princĉefepiskopo.

Estante filo de grafo kaj ministro, li fariĝis en 1448 katedralulo (domicellarius) kaj apostola protonotario, en 1448 katedralpreposto de Salcburgo. Ĉi-funkcie li reprezentis sian antaŭulon Sigismondo de Volkersdorf dumkongrese en Majenco kie papo Pio la 2-a nomumis lin enkora kardinalo. De 1460 li estis kardinalpastro de la roma kirko preĝejo Sanktaj Nereo kaj Aĥileo.

Dum lia regado komenciĝis la unuaj kamparanaj ribeloj de Salcburgio en 1462 pro la plano enkonduki impostojn pro multekostaj enoficigoj; sukcesa peranto konfliktofiniga estis duko Ludoviko la 9-a (Bavario). Minacadis ankaŭ invadoj de la turkoj en Karintio kaj Stirio. Sed Burkhard sukcese ŝparis al siaj subuloj tiajn danĝerojn. Koncerne kverelojn inter Nikolao de Kuzo kaj duko Sigismondo de Aŭstrio, la salcburgano pli favoris ĉi-lastan farinte aliancon kun la bavaroj resti neŭtrala en kazo de milita ekflamo. La malinterkonsento inter imperiestro Frederiko la 3-a kaj ties frato Alberto li tamen ne pacigi povis, malgraŭ pluraj iniciatoj. Praktikante nepotismon li dungis sian parencaron je ĉiuj gravaj registaraj oficoj.

Konstruadprojektojn li regaligis nur en Salcburgo mem. Ĉe la citadelo Hohensalzburg li alilokigis la ĉefan alirvojn eosten kaj konstruigis la turojn Krautturm, Trompeterturm, Glockenturm kaj Schmiedturm. Tiam ankaŭ estiĝis la dua salcburga ĉirkaŭfortikaĵo. Utiligo de Mariajn Ĝardenojn kiel areon por urba etendigo fiaskis pro la nevolo de burĝoj konstrui tie novajn domojn. Ĉirkaŭ la jaro 1460-a estis planoj ke la arkiabatejo Sankta Petro nove estiĝu je Grödig kun paralela estiĝo de universitato.

Burkhard estis lerta reganto kun multaj ideoj, kies realigon malebligis frua morto.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]