Saltu al enhavo

Salvador Miranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvador Miranda
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1939 (1939-10-18)
en Havano
Morto 1-an de junio 2024 (2024-06-01) (84-jaraĝa)
en Miami Beach
Lingvoj anglahispana vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sankt-Tomasa Universitato
Florida Ŝtata Universitato
Universitato Villanova Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Cardinals of the Holy Roman Church vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salvador MIRANDA (naskiĝinta la 18-an de oktobro 1939 en Havano) estas kuba bibliotekisto kaj (eklezi)historiisto vivante delonge en usona ekzilo.

Frekventis Miranda inter 1948 kaj 1958 Havane la jezuitan lernejo Colegio de Belén, kies edukadon kaj hejmecon li taksas tre fruktodona. Sekvis du jaroj da studo de juro ĉe la altlernejo havana antaŭ la devo forlasi la patrujon pro la revolucio. En la aĝo de 21 jaroj li anis al la kuba-usona ekspedicikorpuso faranta invadon de la Porkogolfeto kun la bona intenco forpeli la komunistojn.[1] Studis Miranda inter 1963 kaj 1966 historion ĉe la universitato de Porto-Riko kaj bakalaŭriĝis ĉe Biscayne College en Miamo. En 1974 li magistriĝis pri moderna eŭropa historio ĉe la katolika Villanova-universitato (apud Filadelfio). En 1976 li finis trejniĝon pri bibliotekaj kaj informadsciencoj ĉe Florida Ŝtata Universitato. Sekvis (ĝis 1986) deĵorado bibliotekista-arkivista kun la fokusoj Latina Ameriko kaj Karibio ĉe universitata biblioteko je Gainesville. Ĝis pensiiĝo en junio 2001 li vicrektoris por la kolektoj de la bibliotekoj de Florida Internacia Universitato.

Post kiam forpasis kardinalo Massimo Massimi en 1954, Miranda ekinteresiĝis pri la katolika kardinalaro. Pli malfrue li priesploris kaj kunigis dum multaj jaroj datojn kaj biografiojn de kardinaloj el ĉiuj epokoj. Nemire, ke ankaŭ lia magistriĝa faklaboraĵo temis ĉi-prie: The Sacred College of Cardinals in the Twentieth Century (1903–1973): Developments, Documents and Biographies. Laŭ invito de la tiama kuria episkopo Cipriano Calderón Polo (kun kiu li flegis leterinterŝanĝon ekde 1972) eblis partopreno en 1999 ĉe dusemajna simpozio en Romo. Tio okazis pro la 100-a datreveno de la unua latinamerika episkopara kunveno.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bob Nardini: "I Am the Only Bay of Pigs Librarian" - ĉe: Against the Grain, Volumo 22, kajero 2, artikolo 39, 2010, ISSN 1043-2094, p. 80–81 (intervjuo de aprilo 2010).