Buzz Bombers
Buzz Bombers | |
---|---|
Disvolvo | Mattel |
Eldoninto | Mattel |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | Intellivision |
Ĝenro | Pafa videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | stirstango |
ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) |
Buzz Bombers estas fiksa pafa videoludo evoluigita de Mattel Electronics por sia Intellivision-sistemo kaj publikigita en 1982. Ĝi estas reago de Mattel al la populara Centipede fare de Atari[1]. La ludanto regas skatolon de insekto-repelilo kaj devas forpuŝi svarmojn de abeloj.
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]En Buzz Bombers, la rolulo de la ludanto estas skatolo de insektrepelilo, kiu protektas ĝardenon de floroj kontraŭ abeloj.[2] La skatolo de repelilo pafas ŝprucaĵon de abelrepelilo, kiu transformas la abelon en pecon de mielĉelo. La kutimaj laborabeloj flugas maldekstren kaj dekstren super la ĝardeno, ŝanĝante direkton ĉiufoje kiam ili atingas la randon de la ekrano aŭ mieloĉelon. Ĉe la rando de la ekrano, la abelo malaltiĝas unu nivelon pli proksime al la ĝardeno. En pli altaj niveloj, aperas mortabeloj, kiuj moviĝas multe pli rapide ol la kutimaj abeloj kaj ne estas influitaj de mieloĉeloj. Mortabeloj transformiĝas en ruĝajn mieloĉelojn kiam ili estas trafitaj. Se kutima abelo estas kaptita inter du obstakloj, ĝi formos abelujon, kiu valoras krompoentojn ĉe la fino de la nivelo.
Se iu ajn tipo de abelo atingas la fundon de la ekrano, ĝi produktas floron. Floroj komencas redukti la spacon disponeblan al la skatolo de repelilo, eventuale ĝis la punkto, ke ĝi ne plu povas moviĝi, detruante la skatolon kaj kostante al la ludanto unu vivon.
La ĝardeno ankaŭ estas loĝata de amika kolibro. La kolibro aperas de tempo al tempo kaj manĝas la mielĉelojn sur la ekrano en hazarda ordo, donante krompoentojn al la ludanto. Ruĝaj mielĉeloj valoras pli ol la ordinaraj mielĉeloj. Kvankam nevundebla al la ŝprucaĵoj de la skatolo, la kolibro forfuĝas provizore se ĝi estas tro ofte trafita. La pafoj de la skatolo ankaŭ povas detrui mielĉelojn kaj abelujon, kio devigas la ludanton celi atente por eviti perdi krompoentojn.
Poentoj estas gajnitaj por ĉiu abelo (laborabelo aŭ mortabelo) trafita, same kiel por ĉiu mieloĉelo, kiun la kolibro manĝas. Kiam nivelo estas kompletigita per detruado de certa nombro da abeloj, krompoentoj estas aljuĝitaj por ĉiuj abelrujoj sur la ekrano.
Disvolvo
[redakti | redakti fonton]Dum la evoluo de la ludo, prototipo estis preparita kie la skatolo de ŝprucaĵo estis markita kiel skatolo de Raid, varmarko de insektomortigilo produktita de SC Johnson, kiel provo instigi la kompanion partopreni en la reklamado de la ludo. SC Johnson rifuzis la oferton. Kiam la ludo iris al amasa produktado, la informo sur la skatolo indikis ke Buzz Bombers permesis al du ludantoj ludi, eraro kiu devigis la malĝustajn informojn esti korektitaj permane sur ĉiu ludskatolo antaŭ sendo.[3]
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Buzz Bombers estis reeldonita kiel parto de la kolekto Intellivision Lives! por komputiloj kaj aliaj ludkonzoloj. En majo 2010, Buzz Bombers estis disponebla en la nun malfunkciinta servo Game Room de Microsoft por ĝia konzolo Xbox 360 kaj por Games for Windows Live.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ I-Mockery.com - BUZZ BOMBERS FOR THE INTELLIVISION!. Alirita 2024-04-29 .
- ↑ Buzz Bombers instructions. IntellivisionLives.com. Arkivita el la originalo je 2007-11-12. Alirita 2010-06-25 .
- ↑ Buzz Bombers.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Buzz Bombers ĉe MobyGames (angle)
- Buzz Bombers ĉe GameFAQs (angle)