Cabreros del Monte
Cabreros del Monte | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47832 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 56 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 51′ N, 5° 16′ U (mapo)41.848611111111-5.2697222222222Koordinatoj: 41° 51′ N, 5° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 731 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cabreros del Monte [+] | |||
Cabreros del Monte [kaBREros delMONte] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Cabreros del Monte estas etimologie komprenebla al Kapristoj de la Monto. Pri paŝtista deveno aperas kapoj de kapro kaj de ŝafo en la blazono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 62 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. La 26an de Marto 1206 estis subskribita en Cabreros del Monte la traktato de Cabreros, fare de la reĝoj Alfonso la 8-a de Kastilio kaj Alfonso la 9-a de Leono.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Berrueces estis de 1251.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.