Carabantes
Carabantes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42126 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 33′ N, 2° 0′ U (mapo)41.551944444444-1.9966666666667Koordinatoj: 41° 33′ N, 2° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 979 m [+] | ||
Areo | 16,31 km² (1 631 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carabantes [+] | |||
Carabantes [karaBANtes] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Carabantes estas etimologie rilata al la rivero Carabán, alfluanto de la rivero Manubles, siavice alfluanto de la rivero Jalón.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 15 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 55 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Carabantes kaj Tobajas [toBAĥas]. Ĝi limas kun la provinco Zaragozo, Aragono, inter Deza (sude) kaj Quiñonería kaj Reznoj (norde).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 35 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejo, tradicia arkitekturo, fortik-domo de Tobajas kaj tiel plu.