Quiñonería
Quiñonería | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 42126 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 32′ N, 2° 3′ U (mapo)41.537222222222-2.0575Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 3′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 029 m [+] | ||||
Areo | 38,47 km² (3 847 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo La Quiñonería [+] | |||||
Quiñonería [kinjoneRIa] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la oriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 8 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 220 loĝantojn el la 1877.
Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn La Quiñonería kaj Peñalcázar. Ĝi limas kun Almazul, Reznos, Caravantes kaj Deza.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Encinares de Sierra del Costanazo, okupanta 758 hektarojn, nome 20 % de la teritorio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Fine de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Peñalcázar (Roko de la Alkazaro), nun senhoma.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.