Castañares de Rioja
Castañares de Rioja | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of La Rioja (en) ![]() ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26240 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 404 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 31′ N, 2° 56′ U (mapo)42.511666666667-2.9316666666667Koordinatoj: 42° 31′ N, 2° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 545 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Castañares de Rioja [kastaNJAres deRJOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada. la Loknomo Castañares de Rioja estas etimologie kompreneble kiel Kaŝtanarbaroj de Rioja kaj Rioja kiel la nuntempa nomo de la regiono, eble devena de la rivero Oja (río Oja = Rioja), kiu fakte trafluas la municipan teritorion.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a5/Casta%C3%B1ares_de_Rioja_-_La_Rioja_%28Spain%29_-_Municipality_Map.svg/220px-Casta%C3%B1ares_de_Rioja_-_La_Rioja_%28Spain%29_-_Municipality_Map.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/90/Casta%C3%B1ares_de_Rioja_-_Iglesia_15556028.jpg/220px-Casta%C3%B1ares_de_Rioja_-_Iglesia_15556028.jpg)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tute apude okcidente estas vilaĝeto Baños de Rioja, kaj la urba kerno estas laŭ la fluejo de la rivero Oja inter Villalobar de Rioja (sude) kaj Casalarreina (norde); oriente estas Zarratón.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loĝloko datas de la epoko de romianoj, kiel pruvas tomboŝtono trovita en la teritorio, en 1963, datita en la jaro 30 n.e. Proksimeco al la romia vojo Via Aureliana eble havigis gravon. La ekzistado de la nuna loĝloko estas dokumentita per donacatestiloj el la 11-a jarcento.
La loko estis posedo de la Duko de Béjar.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, tiel oni descendis el pli ol 1 100 loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis nunaj 400.
La ekonomio baziĝas sur pli ol 300 hektaroj de irigacio por kultivoj de terpomoj kaj betoj, krom cerealoj, fazeoloj, legomoj kaj kelkaj vitejoj. Estas du fiŝbredejoj kaj kelkaj bredejoj de porko, ŝafo kaj bovoj.
Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, kaj blazondomoj, ktp.