Saltu al enhavo

Villalobar de Rioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalobar de Rioja
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 26256
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 2° 58′ U (mapo)42.491944444444-2.9619444444444Koordinatoj: 42° 30′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 590 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalobar de Rioja (Provinco Rioĥo)
Villalobar de Rioja (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Villalobar de Rioja
Villalobar de Rioja (Hispanio)
Villalobar de Rioja (Hispanio)
DEC
Situo de Villalobar de Rioja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalobar de Rioja [+]
vdr

Villalobar de Rioja [biljaloBAR deRJOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada en privilegia areo inter Santo Domingo de la Calzada kaj Haro, ambaŭ komarkaj ĉefurboj. Laŭ ŝajno, Villalobar povus aspekti rilata al “lobo” (lupo), sed pere de la mezepoka dokumentado (Alfovare, Villa Lhovar, Bilafavar) oni scias, ke la loknomo estas hibrida de latino kaj araba, en kiu oni povas rekoni la formojn villa + ar, al-hawr ("la ulmo").

La municipa teritorio de Villalobar de Rioja, en la nordokcidento de la regiono.
La preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio estas sur la valo de la rivero Oja. Kaj limas nordokcidente kun Herramélluri, nordoriente kun Castañares de Rioja, sudoriente kun Bañares, sude kun Santo Domingo de la Calzada kaj sudokcidente kun Grañón. Hegemonias la agrikulturo sen irigacio, kun kultivo de tritiko, sekalo, terpomoj, beto kaj legomoj.

En la municipa teritorio estas restaĵoj de la iama romia ŝoseo inter Tricio kaj Briviesca. La romianoj nomis la lokon Alfovare. Aperas kiel Villafavar en dokumento de 1120. Ĝis 23a de decembro 1804 estis domaro apartenanta al Santo Domingo de la Calzada, kaj en tiu jaro la reĝo Karolo la 4-a sendependigis ĝin.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, tiel oni descendis el preskaŭ 500 loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis nunaj 69.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, turo de 12-a jarcento, blazondomoj, inter kiuj tiu de Bustamante estas nun hotelo, ĉerivera promenejo inter poploj, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]