Castronuño
Castronuño | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47520 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 767 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 23′ N, 5° 16′ U (mapo)41.3887733-5.2633186Koordinatoj: 41° 23′ N, 5° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 700 m [+] | ||
Areo | 124 km² (12 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castronuño [+] | |||
Castronuño [kastroNUnjo] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco, kaj tre ofte atribuita al la komarko Vintero, en hispana Tierra del Vino (Tero de Vino). Castronuño estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo de Nuño alude al iama posedanto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 124,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 825 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 71 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la Kastelo konstruita meze de la 13-a jarcento laŭ malfruromanika stilo sur monteto kiu utilas kiel rigardejo al meandro de la rivero Doŭro. Estas ankaŭ kvin ermitejoj. La konstruaĵo de la Akvobaraĵo de Castronuño rezultis en la kreado de humidejo kaj kareksejo kie trovis rifuĝon multaj bestospecioj, kaj precize akvobirdoj, nome Natura Rezervejo Riberas de Castronuño-Vega del Duero kunhavata kun Pollos, Torrecilla de la Abadesa kaj Tordesillas.