Saltu al enhavo

Castronuevo de los Arcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castronuevo de los Arcos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 49127
Demografio
Loĝantaro 206  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 5° 33′ U (mapo)41.721666666667-5.5433333333333Koordinatoj: 41° 43′ N, 5° 33′ U (mapo) [+]
Alto 687 m [+]
Areo 48,09 km² (4 809 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castronuevo de los Arcos (Provinco Zamoro)
Castronuevo de los Arcos (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Castronuevo de los Arcos
Castronuevo de los Arcos (Hispanio)
Castronuevo de los Arcos (Hispanio)
DEC
Situo de Castronuevo de los Arcos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castronuevo [+]
vdr

Castronuevo de los Arcos [kastroNŬEbo deloSARkos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Castronuevo de los Arcos estas etimologie tradukebla al Nova Loĝfortikaĵo de la Arkoj.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Rivero Valderaduey ĉe Castronuevo.
Kolombarejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 47,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 220 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 32 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝin trairas la rivero Valderaduey [balderaDUEJ], alfluante de la ĉefrivero Doŭro.

Estas tri liniigitaj dolmenoj, kiel atestaĵoj de prahistoria loĝado, krom postaj el romia epoko; en Mezepoko okazis reloĝado. En 1391, oni kreis la Senjorlando de Castronuevo, kun Pedro Gómez de Porres kiel unua senjoro de Castronuevo. En 1624, tiu senjorlando estis plialtigita al kategorio de graflando fare de la reĝo Filipo la 2-a, kaj dum la 17-a jarcento okazis konfliktoj inter la Grafo de Castronuevo, kaj la migraj brutobredistoj kiuj perdis rajtojn.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (tritiko, luzerno, beto) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]