Centro Carter
Centro Carter | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 1982 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Atlanta | |
Fondinto(j) | Jimmy Carter • Rosalynn Carter vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Centro Carter (angle The Carter Center) estas usona neprofitcela organizaĵo.
La centro, fondita en 1982 fare de iama usona prezidanto Jimmy Carter kaj lia edzino Rosalynn Carter [1], estis malfermita en 1986, kaj ĝia unua direktoro (kiel administra direktoro) estis William Feige [2]. Kune kun la Jimmy Carter Biblioteko kaj Muzeo, ĝi formas la Prezidentan Centron Carter.
La Jimmy Carter Biblioteko kaj Muzeo estas posedataj kaj funkciigitaj fare de la Nacia Arkivo kaj Registra Administracio, kaj la centro estas regita fare de estraro de kuratoraro konsistanta el komercgvidantoj, edukistoj, iamaj registaroficistoj, kaj filantropoj [3]. En partnereco kun Universitato Emory, ĝi estas dediĉita por antaŭenigi homajn rajtojn kaj mildigi nenecesan homan suferon [4].
La ĉefaj agadoj de la centro estas: homaj rajtoj, konfliktsolvado, balotmonitorado, publika sano, ekstermado de infektaj malsanoj, mensa sano [5][6] [7].
La organizaĵo, kiu estas bazita en Atlanta, helpis plibonigi la vivokvaliton por loĝantoj en pli ol 65 landoj. En 2002, Carter ricevis la Nobel-premion pri paco "pro siaj jardekoj da senlacaj klopodoj trovi pacajn solvojn al internaciaj konfliktoj, disvastigi demokration kaj homajn rajtojn, kaj antaŭenigi ekonomian kaj socian evoluon" [8].
Centraj principoj
[redakti | redakti fonton]Kvin principoj gvidas la agadojn de la Centro Carter estas la jenaj: [9]
- La Centro emfazas agadojn kaj rezultojn. Surbaze de zorgema esplorado kaj enketo, ĝi estas preta por preni ĝustatempajn agojn pri gravaj kaj urĝaj aferoj.
- La Centro ne duobligas la klopodojn de aliaj.
- La Centro traktas malfacilajn problemojn kaj rekonas la eblecon de fiasko kiel akceptebla risko.
- La Centro estas sendependa kaj agas neŭtrale en diskutado de solvo-agadoj.
- La Centro kredas je la kapablo de homoj plibonigi iliajn vivojn kiam ekipite kun la necesaj kapabloj, scio kaj aliro al resursoj.
Laborareoj
[redakti | redakti fonton]La Carter Centro laboras kun kaj privataj kaj publikaj organizaĵoj en plenumado de siaj misioj. La individuaj laborareoj estas:
- Internacia balota observado
- La Carter Centro sendis observantojn al la balotoj de diversaj landoj, inter aliaj:
- La 15-an de aŭgusto 2004: Venezuelo, referendumo ĉu Hugo Chávez devus resti en la prezidanteco
- 15-a de majo 2005: Etiopio, ĝeneralaj elektoj
- Rimedoj por redukti la stigmon de mensa malsano
- Disvastigo de demokratio kaj homaj rajtoj
- La Carter Centro dediĉas sin al plifortigo de naciaj, regionaj kaj internaciaj sistemoj dediĉitaj al demokratio kaj homaj rajtoj.
- Programoj pri ekstermado de malsanoj en evolulandoj
- La Centro Carter estas dediĉita al gvidado de programoj por ekstermi malsanojn trovitajn en Latin-Ameriko kaj Afriko (ekz. Medina vermo (Dracunculus medinensis)) [10].
Atingoj
[redakti | redakti fonton](laŭ la retejo de la centro)
- Gvidante movadon por redukti la efikon de Gvinea vermo de 3.5 milionoj da kazoj en 1986 al malpli ol 3 200 nuntempe.
- Ekzamenante 82 balotsistemojn en 34 landoj por helpi establi kaj plifortigi ekzistantajn demokratiojn.
- Kunlabore kun la organizaĵo Sasakawa-Global 2000, gvidata de Norman Borlaug, studas teknikojn, kiuj helpis pli ol 8 milionojn da lokaj kamparanoj en 15 afrikaj landoj duobligi aŭ triobligi ilian produkton de greno.
- La profundigo de la "fenestro por paco" en Etiopio, Eritreo, Liberio, Sudano, Ugando, la Korea Duoninsulo, Haitio, Bosnio kaj Hercegovino kaj la Mezoriento.
- Asistado en starigo de kampara sansistemo en miloj da komunumoj en Afriko, kiuj nuntempe trejnas personaron kaj volontulojn, kiuj disdonas medikamentojn kaj okupiĝas pri saneduko.
- Plifortigi internaciajn normojn pri homaj rajtoj kaj aŭdigi la voĉojn de defendantoj de homaj rajtoj en iliaj komunumoj tra la mondo.
- Establi novajn alirojn al publika sano por la preventado de neglektitaj malsanoj en Afriko kaj Latin-Ameriko kaj kontrolo de ekzistantaj malsanoj.
- Antaŭenigante klopodojn plibonigi menshigienservon kaj ekstermi la antaŭjuĝojn kontraŭ homoj kun mensmalsanoj.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]Koncerne la referendumon ĉu Hugo Chávez restis en la prezidanteco en 2004, la usona pensfabriko Centro por Sekurecpolitiko (Center for Security Policy) [11], kiu estis klasita kiel ekstremdekstra, kritikis la fakton ke la "preskaŭ senkondiĉa subteno" de la centro kondukis al la voĉdonado, kiu estis plenigita kun "deliktoj/falsaĵoj por la atingo de balota venko" kaj tial ĝia "daŭra internacia laboro por atesti balotrezultojn esencajn politikan legitimigon de kontraŭdemokratia fortoj en la [Venezuela] regiono."
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Christian A. Nappo: Presidential Libraries and Museums. Rowman & Littlefield, Lanham 2018, ISBN 9781442271357, S. 175–185 (= 21. Jimmy Carter Presidential Library and Museum).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2010) The Carter Center Annual Report 2008-09. Atlanta: The Carter Center, p. 2.
- ↑ Timeline and History of The Carter Center [1981–1989]. The Carter Center. Arkivita el la originalo je November 1, 2009. Alirita October 12, 2009 .
- ↑ Board of Trustees (en-US) (May 30, 2023). Alirita 2023-10-03 .
- ↑ The Carter Center At 30 Years. GeorgiaTrend (31 October 2012). Alirita 11 March 2013 .
- ↑ The Carter Center – Waging Peace. Fighting Disease. The Carter Center.
- ↑ (October 2, 1995) “Within Community, the Report of the First Annual Rosalynn Carter Georgia Mental Health Forum”, The Carter Center, p. 1.
- ↑ (February 1994) “Not Even One, A Report on the Crisis of Children and Firearms”, The Carter Center, p. 6–10. Alirita October 3, 2023..
- ↑ Norvega Nobel-Komitato, Anonco de la Nobel-premio pri paco, la 11-an de oktobro 2002, alirita la 19an de decembro 2008.
- ↑ (2004) “The Carter Center, Introduction to the Carter Center”, The Carter Center, p. 1.
- ↑ Timeline and History of The Carter Center [1990–1999]. The Carter Center. Alirita October 12, 2009 .
- ↑ Homepage des Center for Security Policy (englisch)