Charles Hugo
Charles Hugo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Charles Hugo | |||||
Naskiĝo | 4-an de novembro 1826 en Parizo | ||||
Morto | 13-an de marto 1871 (44-jaraĝa) en Bordeaux | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 27 Grave of Hugo (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Charlemagne (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Victor Hugo vd | ||||
Patrino | Adèle Foucher vd | ||||
Gefratoj | Léopoldine Hugo, Adèle Hugo (mul) kaj François-Victor Hugo vd | ||||
Edz(in)o | Alice Lehaene vd | ||||
Infanoj | Georges-Victor Hugo (en) , Jeanne Hugo (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto fotisto verkisto publikigisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo, opinia ĵurnalismo kaj fotografio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charles-Victor HUGO (4a de novembro 1826 – 13a de marto 1871) estis franca ĵurnalisto, fotisto kaj la dua filo de la romanisto Victor Hugo kaj de lia edzino Adèle Foucher.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Charles entreprenis luktadon kontraŭ la mortopuno en 1851 kaj estis procesita kaj enprizonigita dum ses monatoj pro artikolo en la gazeto L'Evénement. Lia patro Victor Hugo faris memorindan diskurson en lia defendo la 10an de junio 1851.[1]
Kiam Louis-Napoleon enpoviĝis en 1851, Charles-Victor aliĝis al sia patro en volonta ekzilo en Ĵerzejo kaj Gernezejo, kaj kun Auguste Vacquerie kaj sia frato François-Victor Hugo li fotis sian familion kaj amikojn, intence al publikigo de libro titolita Jersey et les îles de la Manche, kun poezio kaj desegnoj de Victor-Marie, prozo de Vacquerie, Charles-Victor, kaj de sia frato, François.
En 1868 li entreprenis kun sia frato François-Victor la gazeton Le Rappel.
Li mortis pro koratako dum lia patro atendis lin por vespermanĝo.[2]
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Victor Hugo sur la rocher des procrits en Jersey, 1852.
-
Portreto de Victor Hugo ; 1853, Marine Terrace, Jersey.
-
Auguste Vacquerie, Jersey, ĉirkaŭ 1854.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Julia Kristeva (20a de decembro 2011). The Severed Head: Capital Visions. Columbia University Press. pp. 100–. ISBN 978-0-231-53038-5.
- ↑ Victor Hugo (16a de februaro 2017). [ The Memoirs of Victor Hugo.] Read Books Limited. pp. 223–. ISBN 978-1-4733-5031-1.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- F. Heilbrun & D.Molinari, En collaboration avec le soleil, Victor Hugo, photographies de l'exil, Paris-Musées, 1998
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Familiarbo de Victor Hugo[rompita ligilo]