Charles Packe
Charles Packe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1826 |
Morto | 16-an de julio 1896 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Okupo | |
Okupo | natursciencisto botanikisto |
Charles PACKE (n. la 22-an de aŭgusto 1826 – m. la 16-an de julio 1896) estis angla advokato kaj esploristo, ĉefe konata pro siaj vojaĝoj kaj verkado pri la Pireneoj.
Familio
[redakti | redakti fonton]Packe naskiĝis en 1826, kiel la plej aĝa filo de Edmund Packe, kapitano en la Reĝaj Ĉevalgardistoj.[1]
Pireneoj
[redakti | redakti fonton]Packe unue iris al la Pireneoj en 1853, plenumante transiron de la montaro.[1] Du jarojn poste li vojaĝis al la Alpoj, kies priskribo aperis en 1857 kiel The Spirit of Travel.[1]
En 1857 kaj 1858 li revenis al la Pireneoj por pliaj esploraj vojaĝoj kaj translokiĝis tien konstante en 1859.[1] En 1861 Packe faris la duan ascendon de la pinto Posets (3371 m), la dua plej alta pinto de la montaro, kies unua montogrimpo estis plenumita iom antaŭ en 1856 fare de H. Halket kun la gvidistoj Pierre Redonnet kaj Pierre Barrau.[1]
Samkiel la nomo de Henry Russell, amiko de Packe, estas ligita al la masivo Vignemale, tiu de Packe estas asociita kun la pinto Balaïtous. La ideo grimpi tiun monton venis de lia legado de la raporto de John Ball (la unua prezidanto de la Alpine Club) pri lia malsukcesa provo grimpi ĝin en 1861.[1] Post unua malsukcesa provo en 1862, la 15-an de septembro 1864 Packe atingis la supron kun sia gvidisto Jean-Pierre Gaspard el Arrens. Ili pasigis semajnon serĉante taŭgan vojon. Kvankam ili kredis, ke ili faris la unuan ascendon, la monto estis jam venkita en 1825 fare de la francaj armeaj oficiroj Peytier kaj Hossard, kiel geodeziaj teknikistoj. La kresto laŭ kiu Packe kaj Gaspard faris sian ascendon nun estas konata kiel la firsto Packe-Russell.[1]
Gvidlibro de la Pireneoj
[redakti | redakti fonton]En 1862 la libro de Packe A Guide to the Pyrenees (kun la subteksto Especially Intended for the Use of Mountaineers) unue estis publikigita[1]. La dua eldono estis eldonita de la londona firmao Longman[2]
Societo Ramond
[redakti | redakti fonton]Packe estis unu el la fondintaj membroj de la societo Ramond, erudicia societo dediĉita al la studado de la Pireneoj, fondita en 1864 aŭ 1865 (la fontoj varias) en Bagnères-de-Bigorre fare de Henry Russell, Émilien Frossard, Farnham Maxwell-Lyte kaj Packe.[3] Packe estis la unua asistanta sekretario de la societo.[3]
Botaniko
[redakti | redakti fonton]Packe malkovris plurajn plantospeciojn, kiuj estas endemiaj al la Pireneoj, kaj ankaŭ faris kelkajn eksperimentojn provante klimatigi rarajn plantojn en sia persona ĝardeno.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Biography of Packe (el Retarkivo {{{1}}}), pyrenees-passion.com, alirita la 22-an de januaro 2010
- ↑ A Guide to the Pyrenees, books.google.co.uk, alirita la 22-an de januaro 2010
- ↑ 3,0 3,1 History of the Société Ramond (el Retarkivo {{{1}}}), ramond-societe.com, alirita la 22-an de decembro 2009.