Teŝino
Teŝino | |||
germane: Teschen, ĉeĥe: Těšín, silezie: Ćešyn | |||
urbo | |||
Placo en Teŝino
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Cieszyn | |||
Moto: Amore et non dolore | |||
Ŝtato | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Silezia Provinco | ||
Distrikto | Distrikto Cieszyn | ||
Komunumo | Komunumo Cieszyn (urba tipo) | ||
Administra sidejo | Teŝino | ||
Historiaj regionoj | Silezio, Teŝina princlando | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Najbaras kun | Český Těšín Ĉeĥio | ||
Memorindaĵoj | Jesua preĝejo en Teŝino, Romana rotondo, Piastida turo | ||
Rivero | Olza | ||
Situo | Teŝino | ||
- alteco | 270 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 54″ N 18° 38′ 59″ O / 49.76500 °N, 18.64972 °O (mapo) | ||
Areo | 28,69 km² (2 869 ha) | ||
Loĝantaro | 35 401 (2006) | ||
Denseco | 1 233,91 loĝ./km² | ||
Estiĝo | por ambaŭ partoj de la urbo | ||
- bazoj de loĝigo | 6-a ĝis 5-a jarcento a.K. | ||
- laŭ legendo | 810 | ||
- urbaj privilegioj | 1290 | ||
- divido de la urbo | 1920 | ||
Urbestro | Bogdan Wojciech Ficek | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 43-400 | ||
Telefona antaŭkodo | (+48) 33 | ||
Aŭtokodoj | SCI | ||
TERYT | 2243203011 | ||
Adreso de ofico | Rynek 1 43-400 Cieszyn | ||
Retpoŝto al ofico | urzad@um.cieszyn.pl | ||
Telefono de ofico | 33 852-07-01 | ||
Situo enkadre de Pollando
| |||
Situo enkadre de Silezia provinco
| |||
Urboplano
| |||
Vikimedia Komunejo: Cieszyn | |||
Retpaĝo: www.um.cieszyn.pl | |||
Teŝino estas urbo ambaŭflanke de rivero Olza/Olše en la historia regiono Silezio.
- Ĝia orienta parto estas pola kaj nomiĝas kiel Cieszyn, ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Teŝino, en la Silezia Provinco de nuna Pollando.
- Ĝia okcidenta parto estas ĉeĥa kaj nomiĝas Český Těšín.
Je la 13-a de majo 1779 Maria Tereza kaj Frederiko la 2-a de Prusio tie subskribis la packontrakton de Teŝino, kiu finis la militon de bavara sukcedo.
Pri Teŝino temas la kanto "70.000" de Petr Bezruč, kiu en traduko de Tomáš Pumpr aperis sur la sonkasedo la vojo de Gianfranco Molle.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Septembre 1939 Teŝinio estis enkorpigita al Tria Regno.
27.10.1940: en Koncentrejo Mauthausen-Gusen pereis instruisto Franciszek Czapla el Cieszyn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]La unua Esperanto-societo kreiĝis en Teŝino la 17-an de decembro 1912 la naskiĝdaton de d-ro Zamenhof, apenaŭ antaŭ la Unua Mondmilito, tiam la urbo estis parto de la Aŭstra imperio. La unua kurso okazis ĉiuvendrede kun 50 partoprenentoj sub gvidado de s-ro C. Raszka.
Fakto pri la populareco kiun ĝuis Esperanto en tiu epoko estas, ke en 1927 en Ostrava-Teŝina regiono oni aranĝis plurajn kursojn, nome: 1 ĉeĥan 25 anoj, 2 polajn, 70 anoj, kaj 1 germanan, 25 anoj. La ĉeĥan kurson gvidas vicdelegito Jan Liberda, instruisto, polan kaj germanan delegito Ludwik Krysta el Česky Těšín.
La estraro de „Uniwersytet Powszechny” en Cieszyn aranĝis 1937 krom la kutimaj ankaŭ esperantokurson. S-ro Ludwik Krysta gvidis la kurson (Ĉe-metode) en du grupoj.
En 1938 Ludwik Krysta gvidis kurson.
Lokaj esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Transporto
[redakti | redakti fonton]Teŝino havas trajnan konekton kun Zebrzydowice kaj Czechowice-Dziedzice (kaj unu konekto ankaŭ al Oświęcim, Katowice). Estis ankaŭ konekto al Český Těšín, sed tiu jam de la 12-a de decembro 2009 ne plu funkcias[1].
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Cambrai en Francio
- Český Těšín en Ĉeĥio
- Genk en Belgio
- Luzern en Svislando
- Puck en Pollando
- Rožňava en Slovakio
- Teuva en Finnlando
Gefiloj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Rudolf Ramek, aŭstra kanceliero
- János Beér, hungara juristo
-
kirko Maria Magdala -
luterana kirko de Jesuo -
teatrejo Adam Mickiewicz -
kirko Sankta Kruco -
somera rezidejo de la Habsburgoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Historio de Esperanto-movado en Silezio[rompita ligilo]
- foto en 1917[rompita ligilo]