Cill Airne
Cill Airne Killarney | |||||
---|---|---|---|---|---|
Katedralo de S-ta Maria
| |||||
urbeto vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Irlando | ||||
Provinco | Munster | ||||
Kantono | Graflando Kerry | ||||
| |||||
Retpaĝaro | http://www.killarney.ie | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 426 | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 4′ N, 9° 30′ U (mapo)52.058888888889-9.5072222222222Koordinatoj: 52° 4′ N, 9° 30′ U (mapo) | ||||
Alto | 50 m | ||||
Areo | km² | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Killarney [+] | |||||
Cill Airne, angle Killarney, estas urbo en graflando Kerry en Irlando. Ĝi estas signifa trafika nodo kaj grava turismejo, precipe pro sia nature bela ĉirkaŭaĵo.
La nomo signifas "preĝejo de la pruneloj".
Ĝi situas ĉe la turisma itinero Ringo de Kerry kaj havas la due plej grandan hotelan kapaciton de Irlando (post la ĉefurbo Dublino). En 2007 ĝi gajnis la oran medalon de la urbokonkurso Entente Florale. Sud-okcidente de la urbo situas lago Loch Leane, la plej granda el la Lagoj de Killarney, kaj la Nacia parko Killarney.
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- Hugh O’Flaherty, vatikanurba diplomatofrekventinta la porpastran seminarion de Killarney
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Cill Airne havas propran flughavenon, ĉ. 13 km norde de la urbo, proksime de Farranfore. De 1853 ekzistas fervojo; fervojaj ligoj estas al Trá Lí, Luimneach, Corcaigh kaj Dublino. Jenaj naciaj vojoj tuŝas la urbon:
- N 22 norden al Trá Lí kaj Oileán Chiarraí kaj sud-orienten al Maigh Chromtha kaj Corcaigh
- N 71 suden al Beanntraí
- N 72 okcidenten al Cill Orglan kaj orienten al Mallow
Urboĝemelecoj
[redakti | redakti fonton]Cill Airne ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
- Castiglione di Sicilia en Italio en 1986
- Concord en Usono en 1993
- Springfield en Usono en 1997
- Cooper City en Usono en 2003
- Myrtle Beach en Usono en 2007
- Kendal en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Pleinfeld en Germanio