Cirkuenoj
Cirkuenoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||
Cirkuo Circus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Cirkuenoj (Circinae) estas tagaj birdoj de la familio de Akcipitredoj, kiuj enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn, kiel agloj, milvoj, akcipitroj kaj vulturoj. Inter la cirkuenoj estas birdoj de la genro cirkuo (Circus), kiu enhavas 13 speciojn.
Karakteroj
[redakti | redakti fonton]Temas pri birdoj kiuj diferenciĝas de aliaj samfamilianoj per du ĉefaj ecoj:
- Maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn, plej ofte maskloj estas pli grizaj kaj inoj pli brunaj.
- Ili havas similan strukturon kun mallarĝaj, longaj flugiloj kaj vosto. Flugiloj estas uzataj kiel malalta vo dum malalta flugado aŭ ŝvebado. Ili flugas plej ofte malalte super malferma grundo, kaj manĝas malgrandajn mamulojn, reptiliojn aŭ birdojn.
Diversaj genroj
[redakti | redakti fonton]Plejparto de la cirkuoj estas klasitaj en la genro Circus, kies scienca nomo devenas el la cirklaj movoj kiujn kaj ino kaj masklo faras por pariĝado. Du aliaj cirkuoj estas en la genro Polyboroides, nome la cirkuakcipitroj, kiuj estas alopatriaj (geografie disaj) kaj limigitaj al Afrotropika ekozono. La restanta sola specio formas la monotipan genron Geranospiza.
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Genro: Cirkuo, Circus, 13 specioj
- Griza cirkuo, Circus pygargus
- Blua cirkuo, Circus cyaneus
- Marĉa cirkuo aŭ Okcidenta marĉa cirkuo, Circus aeruginosus
- Orienta marĉa cirkuo, Circus spilonotus
- Papua cirkuo, Circus spilonotus spilothorax
- Ranomanĝa cirkuo, Circus ranivorus
- Aŭstralazia marĉa cirkuo, Circus approximans
- Madagaskara cirkuo, Circus macrosceles (iam en C. maillardi)
- Reunia cirkuo, Circus maillardi
- Longflugila cirkuo, Circus buffoni
- Punktocirkuo, Circus assimilis
- Nigra cirkuo, Circus maurus
- Cindrocirkuo, Circus cinereus
- Stepcirkuo, Circus macrourus
- Nigrablanka cirkuo, Circus melanoleucos
- Genro: Polyboroides aŭ Poliboroidoj
- Poliboroido, Polyboroides typus
- Madagaskara poliboroido, Polyboroides radiatus
- Genro: Geranospiza
- Geranospizo, Geranospiza caerulescens
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead, kaj Burton. Raptors of the World. London: Christopher Helm, 1999. ISBN 0713680261.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj de cirkuoj Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Internet Bird Collection
- Filmetoj de cirkuoj ĉe Internet Bird Collection
|