Saltu al enhavo

Cista (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronzaĵo estiĝinta inter 325 kaj 250 a.K.: videblas Aĥilo oferanta trojajn militkaptitojn. Sur la anso estas satiruso kaj menado

Cista (helene: κίστη) estas la latinlingva arkeologia termino por speco de ronda kesteto el la antikva epoko kiu utilis por tre diversaj celoj.

  • Cista mystica, plektite el vimenoj, entenis ilaron necesan por festoj de Bakĥo kaj Demeter. Ĝi videblas sur artaĵoj, ekz. moneroj (ofte el Anatolio, argilreliefoj aŭ ĉe la napola kolosaĵo de la t.n. Virbovo de Farnese - ofte duonmalfermite kun elrampanta sankta serpento.
  • Krome estas tio faktermino por malgrandaj cilindraj bronzaj kestoj kreitaj en Etrurio (ekz. en Prenesto) por stokado de ĉiutagaj aĵoj domaj kaj kosmetikaj. Ilin ofte ornamas flanke engravuritaj figuroj, dum kovrile troviĝas etaj lutitaj bronzaj statuoj. Konatan kolekton posedas oni en Romo ĉe Barberini-biblioteko; treege famas la t.n. Cista Ficoroni trovite fare de Francesco de' Ficoroni.
  • Alien servis etruskaj ujoj el argilo kiuj estis urnoj por konservi la cindron de mortintoj kaj sekve montras reliefojn funebrajn (ekz. el la legendaro de Iliado.[1]
  • Finfine ekzistas sitelsimilaj specoj kun ripoj el la bronza epoko kaj frua ferepoko kiuj komence estis nur liturgiaj, ankaŭ iel kun etruskaj influoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Cista" - ĉe: Großes Konversations-Lexikon, volumo 4, Leipzig 1906, p. 162

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. Brunn: »I rilievi delle urne etrusche« (Romo 1870)