Saltu al enhavo

Ujo de Ficoroni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cista Ficoroni

Ujo de Ficoroni (itale: Cista Ficoroni) estas antikva kesto bronza el la Kircher-muzeo (Collegio Romano) je Romo.

Oni trovis ĝin en 1745 apud Palestrina antaŭ la akiro fare de la klerulo kaj kolektisto Francesco de' Ficoroni: li donacis ĝin muzeen.

Ĝi estas cilindra kun alteco de ĉ. 50 centimetroj kaj diametro de 42 centimetroj superante, laŭ arthistorio valoro, ĉiujn similajn artaĵojn el la antikva epoko. Belegas la cizele gravurita desegnaĵo sur ĝi kun sceno el la legendo de la Argonaŭtoj (venko de Amycus fare de Polukso). Ankaŭ la kesta kovrilo menciindas pro sia impresa ĉasad-rakonto.

Laŭ enskribo certa Novius Plautus (el Kampanio) faris ĝin en Romo, ĉ. la jaro 260 a.K. laŭ la gramatiko/alfabeta versio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Ficorinische Cista" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6, Leipzig 1906, p. 546