Citilo
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Citilo estas ajna el la interpunkciaj signoj, kiuj pare servas por ĉirkaŭmarki citaĵon, rektan parolon, titolon de verko, nomon de gazeto, firmao ktp. Oni ankaŭ uzas citiojn por marki vortojn uzatajn ironie aŭ eksternorme (vd «ironiaj citiloj»). Citiloj ankaŭ povas esti uzataj alternative al kursivo en bibliografiaj referencoj por citi la titolon de periodaĵo; ili ankaŭ estas uzataj la programlingvoj por limigi signoĉenojn.
Citiloj estas uzataj pare, simile al krampoj, kaj tial ĉiam aperas kiel malferma kaj ferma, respektive antaŭ kaj post la koncerna vorto aŭ frazo.
La formo de citiloj varias inter la lingvoj kaj landoj, kaj tial oni trovas diversformajn ciliojn en Esperanto.
La citiloj en la Fundamento[1]
[redakti | redakti fonton]Zamenhofo ne opiniis la formon de citiloj grava trajto de la lingvo. En la «Antaŭparolo» de la Fundamento de Esperanto kaj en la Fundamenta Ekzercaro aperas 3 specoj de citilaj paroj, sen ia ajn sencodistingo:
- „ “ — (ĵargone nomata «99—66») — 26-foje;
- « » — (duoblaj angulaj citiloj) — 8-foje en FE, plus 12 aperoj en la Antaŭparolo, sume 20-foje;
- “ ” — (ĵargone nomata «66—99») — 20-foje.
La arbitrecon kaj samsignifecon de la uzoj klare ilustras «La feino», fabelo dispartigita inter §§ 11, 13–15, 17, 19, 21 kaj 23: komence (ekde §15) la dialogajn dirojn markas “…”; sed en §21, «…».
(En la teksto de FE disponebla en la Akademia retejo aperas ĉiuj 3 citilaj specoj, sed ne ĉiam samkie en la papera eldono de la 1905ª jaro.)
Racia elekto de citiloj preferindaj en Esperanto devas atenti la eblon de vortofinaj apostrofoj. Komparu la prezentojn de frazo el la «Fundamenta Ekzercaro», §27:
- Anstataŭ «la» oni povas ankaŭ diri «lʼ»
- Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „lʼ“
- Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “lʼ”.
El ĉi tiuj prezentoj, (1) estas la plej bona kaj klara; tamen Zamenhofo ial uzis ĉi-okaze la formon (2), malpli klaran, sed ankoraŭ legeblan; la formo (3) estas simple mabona. Tamen pro la Usona influo ĝuste ĝin preferas PIV1970, «Esperanto», «La Ondo de Esperanto».
Iuj esperantistoj konfuzas la formon 99 66 kun 99 99, kiu lasta en la Fundamento ne aperas; tiu simpligita formo neniom pli bonas ol 66 99, ĉar la ferma citilo same kolizias kun la apostrofo: „l’”; tamen ĝuste tiajn citilojn uzas ekz‑e «Monato».
La angulaj citiloj « » havas firman tradicion en Esperanto. Ilin preferis la eldonejo Hachette, ĉe kiu aperis multaj libroj de la frua periodo; en la postmilita periodo, PV, PIV2002, la grava libroserio «Stafeto»; lastatempe du priaj artikoloj (de Edmund Grimley Evans[2] kaj de Sergio Pokrovskij[1]) ambaŭ rekomendas la angulajn citilojn kiel la plej konvenajn al la signaro de Esperanto.
Citaĵo en citaĵo
[redakti | redakti fonton]Plureco de la citilaj specoj utilas okaze de citaĵoj enmetitaj en citaĵon. Tamen, allasinte plurajn citilajn formojn, Zamenhofo ne profitis la eblojn kiujn tio donas. Ekz‑e
- „aldonu ankoraŭ la vortojn „kaj fingringo“, kaj mi volas la ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto de mia mastrino.“ («La batalo de l' vivo», 1891)
- «Kie», mi diras, «estas skribite «gimnazio»? (…)» («La gimnazio», 1909)
Ĉu Zamenhofo malvolis kompliki la lingvon? Nu, en la reeldono de «La batalo», serioze reviziita de la britaj editoroj, la citiloj estas diferencigitaj (kio estas bona), sed por la internaj citiloj estas uzataj la anglaj kurbaj citiloj unuoblaj 6-9 (kio estas ĝene konfuza):
- “Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’” («La batalo de l' vivo», 1910)
La du finaj citiloj aspektas malbele, kvazaŭ 3 apostrofoj; eĉ pli malbele aspektus du tujsekvaj duoblaj fermaj citiloj (““), tial en la eldono de 1891 unu citilo estis simple forigita:
- „Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“ («La batalo de l' vivo», 1891)
Simetrie, simila kolizio povas okazi pri la malfermaj citiloj:
- “‘Multe pli granda’ estas relativa al ‘multe malpli granda,’ ĉu ne?”[3]
Al tio aldoniĝas la konfuzo de la angleca interna citilo kun apostrofo, ekz‑e
- “Ĉu vi ne aŭdis min diri ‘Plum’’?” la Ŝafo kriis kolere[4]
(la apostrofo ‹’› kaj la ferma citilo ‹’› aspektas kiel la duobla ferma citilo ‹”›).
Grabowski uzis en «Sinjoro Tadeo»[5] iom malpli konfuzajn citilojn 9—6:
- „Nom’ ‚perfidul’‘ gluiĝis, kiel pesto vera, ║ Al mi. (…)“
Tio malkonfuzas apostrofojn disde la unuoblaj citiloj, sed restas la kolizio ĉe la ekstremoj: „‚ ‘“. Tial oni ofte enŝovas disigajn spacetojn, ekz‑e “Diri ‘Plum’ ’ ”, sed tio ĝenas ĉe tajpado kaj aspektas malbele. Pli klara, moderna kaj oportuna solvo estas uzi malsamformajn citilojn: «ekstere kaj „interne“», kio solvas ambaŭ problemojn:
- Voltero bone konis … «la novan aksiomon ke „ĉio estas bona“».[6]
Enmetitaj citaĵoj tre maloftas en beletro uzanta la franca-pola-rusa prezenton de dialogoj; ili pli oftas ĉe la prezendo ĝermana. Jen ekzemplo el la Kaloĉaja traduko de la Puŝkina «Husaro», aperinta en la Nica Literatura Revuo (2:2, septembro–oktobro 1956):
![]() |
|
La kolizio ĉe ‘Husar’ estas tiom aĉa, ke en la posta redakcio aperinta en la Tutmonda sonoro (Vol. 2, p. 419–422) oni rezignis pri diferencigo inter la eksteraj kaj internaj citiloj, tiel ke la leganto devas kalkuli la ingadnivelon sur 4 paĝoj:
- „… „…” … „…” … „…” „…” „…” „Husar’ …” „Jen ĝi, idioto!” …”
La racia, ergonomia maniero prezenti citaĵojn en citaĵo estas uzi klare kontrastajn kaj senambiguajn parojn da citiloj, la fundamentajn « » kaj „ “:
- «… „…“ … „…“ … „…“ „…“ „…“ „Husar’ …“ „Jen ĝi, idioto!“ …»
Tio estas multe pli klara kaj facile legebla, ĉar
- ne necesas nombri ingadnivelon (la finoj de la du niveloj estas malsame markitaj); kaj
- la apostrofo malsamas ol la ferma citilo.
Interpunkcio en citaĵo
[redakti | redakti fonton]Citante frazon demandan aŭ ekkrian oni lasas ĝian demandan aŭ ekkrian signon inter la citiloj:
- „Kelkajn centojn da funtoj?“ diris la kliento. „Kaj mi foruzadis milojn!“ (La batalo de l' vivo).
Kompreneble se tiuj signoj esprimas la rilaton de la citanto, ili aperu ekster la citiloj:
- — Per la helpo de Dio, aŭ de Leviathan, — diris la magistro.
- — Kial «de Leviathan»? — ekkriis la prioro.[7]
Rilate al la aliaj signoj interpunkciaj, la uzado varias, samkiel en la tradicioj nacilingvaj; ekz‑e (atentu la punktokomon kaj komojn):
- «Pruntu al mi viajn galoŝojn;» li diris, «en la ĝardeno estas tre malseke (…)»
(Fabeloj de Andersen, «Galoŝoj de feliĉo»)
- «… kiu vin petas», ŝi diras, «ke vi lin konsolu per tiaj saĝaj paroloj?…»[8]
- «Vi vidas,» diris la Malĝojo, «kian feliĉon viaj galoŝoj alportis al la homoj?» («Galoŝoj de feliĉo»)
En la ĵusa ekzemplo la demandosigno fermis kaj la citatan, kaj la citantan frazojn (tio ofte okazas fine de alineo). Sed oni ankaŭ rajtas pli logike fini aparte la citantan frazon post la fermita frazo citata:
- Tiam la feino faris signon kaj vokis karese: «Sekvu min, sekvu min!». Kaj li ĵetegis sin post ŝi…
(Fabeloj de Andersen, «Ĝardeno de la paradizo»)
La lingvistaj citiloj
[redakti | redakti fonton]La lingvistoj ofte uzas la anglecajn apostrofajn citilojn por specialaj celoj (por apartigi esprimojn aŭ sencodifinojn ktp), ekz‑e[9]:
En la tibeta lingvo kang maj (‘neĝ hom’) signifas: ‘homo de la neĝoj’ …
Tia ambigueco (kiel en la ĵus citita «hom’») malkonvenas al racia lingvo. Zamenhofo en tiaj okazoj uzadis ordinarajn citilojn — kiel en la citita ekzemplo pri „la“ / „l’“, aŭ kiel en FE §42:
- La sufikso «um» ne havas difinitan signifon.
Se oni volas uzi citilojn malpli pezajn, oni povas uzi la angulajn citilojn unuoblajn aŭ la malpli konfuzajn citilojn 9—6:
- Anstataŭ ‘la’ oni povas ankaŭ diri ‘l’’ — konfuze;
- Anstataŭ ‚la‘ oni povas ankaŭ diri ‚l’‘ — iom pli bone;
- Anstataŭ ‹la› oni povas ankaŭ diri ‹l’› — plej klare kaj elegante.
Kp tian uzon de la unuoblaj angulaj citiloj en la franca Vikipedio sub «Apostrophe (typographie)».
Kun la 3 citilaj specoj konvenaj al Esperanto eblas aranĝi 3 citajn nivelojn sen konfuza gluiĝo de similformaj citiloj kajaŭ apostrofoj:
- «Unue „due ‹trie›“».
Historio
[redakti | redakti fonton]
Unuopa angula citilo devenas el la malnovgreka tradicio, transprenita de la mezepokaj monaĥaj kopiistoj. Laŭ Izidoro de Sevilo[10],
- ¹³
>
Dustreko.[noto 1] Niaj skribistoj uzas tion en la libroj de la ekleziaj viroj, por apartigi aŭ indiki atestojn el la Sankta Skribo.
- ¹³
Por emfazi speciale gravajn tekstopecojn oni duobligadis (kvazaŭ grasigadis) la signon: ».
Tia maniero citi reviviĝis en la 1990-aj jaroj en retpoŝto kaj retforumoj, kie tamen plurobla citilo >
esprimas ne plian gravon, sed pli profundan nivelon de citaĵo. ekz‑e:
--- Petro skribis:
> --- Paŭlo skribis:
>> Cetere, mi havas plenan tekston de la Unua Oficiala Aldono.
>> Se vi deziras, mi povas sendi al vi ĝian skanaĵon.
> Jes, mi petas.
Sendite. --Paŭlo
Do, la ideo de tiu signo estis almontri la citaĵon, kiel nun oni povas atentigi per la montrofingra vinjeto ☛. Tiun almontran ideon plu konservas la konkavaj citiloj[noto 2] germanaj: ›citaĵo‹. Ĉi tiu ekzemplo demonstras ankoraŭ du aliajn trajtojn, disvastiĝintajn en la 18-a jc: la citiloj iĝis paraj (komenca—fina) kaj enliniaj (antaŭe ili markis nur la komencon de citaĵo kaj situis marĝene).
En Francio kaj Anglio la konkavaj citiloj inversiĝis kaj iĝis konveksaj, simile al la krampoj. Tial la epitetoj «malferma, ferma ciltlo» sencas nur ene de konkreta tradicio tipografia; se oni bezonas priskribi citilon senrilate al nacia tradicio (kiel ekz-e en Unikodo) oni elektas epiteton rilatan al la aspekto de ĝia signobildo: kien «montras» la citilo, t.e. kien estas turnita ĝia flanko konveksa. Do, », ” kaj „ estas citiloj aldekstraj, dum « kaj “ estas almaldekstraj (angle right/left-pointing quotation mark).

En Anglio la citiloj leviĝis super la minusklan zonon: “x”; en Germanio ili ĉirkaŭis la minusklan zonon de sube kaj de supre: „x“; en ambaŭ okazoj ili rondiĝis akceptante la koman formon, kutiman en manskribo. (Rondigitajn citilojn sporade uzadis ankaŭ la francoj, tamen ili plu lokis ilin ene de la minuskla zono.)
Kial la citiloj anglaj kaj germanaj iĝis eksterliniaj, leviĝis aŭ malleviĝis ekster la x‑altan zonon? Supozeble ĉar en la praa epoko de la plumba tipografio tio ebligis ŝpari la sortimenton da prestipoj. La aldekstra komo (situanta sube de la linio) similas konkavan citilon malferman; renversinte koman prestipon oni ricevas almaldekstran konkavan citilon ferman, kies normale suba pozicio iĝas pozicio supra: ‚x‘. En la anglalingva tipografio (malsimile ol en la tipografio germana) abundas apostrofoj, tial por la anglaj surogatoj oni ekuzis la renversitan komon (malapostrofon) por la rolo de konveksa citilo malferma, kaj la ordinaran apostrofon por la konkava citilo ferma: ‘x’.

La francoj preferis klaron ol ŝparon, kaj por la aparta citila funkcio ili kreis apartan paron da signoj, same angulaj kiel la praa citilo malnovgreka kaj klare distingeblaj disde la apostrofoj, komoj kaj aliaj kromsignoj (ekz‑e la grekaj alspiroj, kiel en Οὗτος ἔφη· «Ἁδρόν ἐστι»). Kiel indikite ĉi-supre, tia distingeblo utilas ankaŭ en Esperanto.
Ofte citaĵon akompanas referenco al piednoto aŭ finnoto en formo de supra numero, steleto(j) ktp; ĉe eksterlinia supra citilo tio aspektas malbele kaj konfuze, ekz‑e[11]:
- Ĝi fine aperis en 1889 en nova traduko de “R.H. Geoghegan, Kolegio Balliol, Oksfordo,”² …
Kun la enliniaj angulaj citiloj tiaj referencoj aspektas same klare kiel ĉe la ordinaraj vortoj[12]:
- … la kromnomo Cebaot, t.e. «de la armeoj»¹ …

Simile pri aŭtorindiko:
- ĉio dependas de “se” kaj “kiam”z — PIV1970, p. 965
- ĉio dependas de «se» kaj «kiam»z — PIV2002, p. 1014
Komoformajn citilojn ofte sekvas komoj aŭ punktoj; tia amasiĝo aspektas malbele:
Sekve de tioj la eksterliniaj citiloj rompas la koloran ritmon de la paĝo per blankaj makuloj, la paĝo perdas egalmezuran tipografian grizon, kion multaj presistoj opinias tipografia difekto.
Kp similan pecon kun la citiloj angulaj:
- oni aŭdas, kiel li tamburas: «nominativo», «akuzativo», «adicitivo», «multoblativo»…[15].
Neŭtraj citiloj
[redakti | redakti fonton]
La fruaj telegrafaj kodoj (kiel tiu prezentita ĉe Baudot-kodo) disponigis tre malmulte da signonumeroj, kaj sekve, tre malriĉan signaron. Tial por prezenti la citilojn oni uzis apostrofon; ĉar apostrofo devis prezenti kaj la malferman, kaj la ferman citilojn (t.e. kaj ‹‘› kaj ‹’›), tial oni donis al ĝi neŭtran formon de rekta vertikala streko: 'JEN CITO'
. La samon ni vidas en la unua versio de Askio (de la jaro 1963ª).
Ankaŭ la tajpiloj disponigis limigitan signaron, kvankam ne tiom malriĉan, kiel la telegrafo. Ordinara tajpilo disponigis, krom la neŭtran apostrofon, ankoraŭ la neŭtran citilon "
, por la roloj de ambaŭ citiloj, la malferma kaj ferma: "Jen cito".
Neformale tiujn suprajn vertikalajn citilojn oni nomas "lepororeloj". La signaron de la usonaj tajpiloj spegulas la Askio de 1967ª jaro, kiu disponigas i.a. la lepororelojn kaj la maldekstran kornon `
— kiun praktike oni ofte bildigis per malapostrofo; ĉar ankaŭ la apostrofon oni malneŭtrigis (kurbigis), tio ebligis tajpi la parajn apostrofajn citilojn: ‘cito’
kaj eĉ duoblajn parajn citilojn: ‘‘cito’’
(tiun konvencion eternigis TeX).
La tajpilaj lepororeloj estas surogate uzataj por prezenti grafike similajn signojn:
- colsigno:
5'10"
estas tajpata anstataŭ , t.e. 5 futoj kaj 10 coloj; - sekundosigno:
60" = 1'
anstataŭ , t.e. 60 sekundoj estas 1 minuto.
Influite de tajpado kaj manskribo, pluraj nacioj simpligis sian tradicion tipografian. Ekz‑e la svedoj ofte neŭtrigas la aldekstran citilon: ”O” aŭ eĉ »O».
Disŝovo
[redakti | redakti fonton]En la 19ª jc estis tradicio enŝovi nerompeblan mallarĝan spaceton (U+202F) inter la citiloj kaj la citato; nun tiun tradicion retenas la tipografio franca, kaj ĉe tajpado la francoj enŝovas plenan spaceton. En aliaj lingvoj (kaj inter ili, en Esperanto) tiu tradicio plejparte estas forlasita — eventuale oni aldonas tre mallarĝan spaceton, sed neniam la plenan. En la tradicio anglalingva oni povas aldoni mallarĝan spaceton okaze de kunpuŝiĝo de apostrofo kun la 99-citilo, kiel en la titolo[16]:
- “Amiko, grizas ĉiu teori’ ” – Pri la traduko de “Faŭsto” al Esperanto
Sed tio estas nesimetria (kompare kun la malferma citilo) kaj ankoraŭ pli difektas la tipografian grizon.
Estas vere, ke sen disŝovo la konveksaj angulaj citiloj iom peze gluiĝas al sia interno. Tiurilate la konkavaj citiloj aspektas pli elegante ankaŭ sen disŝovo, ekz‑e[17]:
- … kia falo estas post »kri de l’ morto« la »son’ de l’ plor’« !
Tamen tiaj citiloj tre maloftas en Esperantujo (grava escepto estas la Enciklopedio de Esperanto).
Disŝovo ne estas aplikata al la citiloj neŭtraj (tajpilaj, svedaj), ĉar ilia proksimeco al la citata teksto estas esenca por rekono de ilia rolo (ĉu malferma aŭ ferma?). Kp aplikon de la franca deŝovo al la citiloj malneŭtraj (1) kaj neŭtraj (2):
- Anstataŭ « la » oni povas ankaŭ diri « l' » (akcepteble)
- Anstataŭ " la " oni povas ankaŭ diri " l' " (nepre ne)
- Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'" (normala tajpaĵo Askia)
La moderna uzado
[redakti | redakti fonton]Kiom internaciaj estas diversaj citilaj stiloj? Ĉi-sube estas grandtrajta listo de diversnaciaj preferoj, aranĝita laŭ la malkreska ordo de la preferantaj lingvoj (sen atenti la nombron de iliaj lingvanoj; tiurilate la samea egalas al la ĉina). Laŭ tiu listo, la plej internaciaj estas «la francaj» citiloj angulaj[2]. Tamen tio ne signifas, ke ili reale estas perceptataj kiel tiaj. En la tuta mondo la plej vaste lernata lingvo estas la angla; tial la citiloj Usonaj estas plej vaste konataj kiel citloj fremdaj kaj sekve kiel la ĉeftipo de «la citiloj internaciaj». Tial ekz-e kvankam la bonkvalita tipografio rusa postulas uzon de la angulaj citiloj, tamen la Ruslandaj eldonejoj Esperantaj (kiaj «Impeto», «Sezonoj») uzas la (por Esperanto malpli bonajn) citilojn Usonajn.
Alia ekstera cirkonstanco kiu kaŭzis oftan uzadon de citiloj nekonvenaj por Esperanto estas la situo de la Centra Oficejo de UEA en Nederlando. UEA eldonas multe da libroj, kaj nature profitas la servojn de la lokaj presistoj. Nederlando havas gloran historion tipografian kaj esperantistan, sed koncerne la citilojn ĝi havas apartaĵon: la nederlandanoj uzas diversspecajn citilojn — Usonajn, svedajn, polajn … ĉiajn krom la citilojn de siaj grandaj najbaroj, la citilojn francajn kaj germanajn, kiuj (kiel montrite ĉi-supre) estas la plej oportunaj en Esperanto.
Tial ekz‑e
- La Fundamenta Krestomatio en la 18ª eldono (1992, Roterdamo) uzas la “citilojn Usonajn”:
Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “ l’ ” (p. 7)
— dum la eldono 1ª (1903, Parizo) uzis la citilojn «francajn». - La lasta eldono de la Plena Analiza Gramatiko (1985, Roterdamo) uzas la neŭtrajn citilojn ”svedajn”:
Z proponis jenan ŝanĝon: ”Anstataŭ la finiĝo ”aŭ” … oni povas uzi apostrofon…” — §89, p. 121. - Verdire, Monato ne estas eldonaĵo de UEA, sed ĝi estas presata en Nederlando; kaj ĝi uzas la „polajn” citilojn: „La unua libro … nomiĝis ‘La dua libro’”.[18]
Ĉiuj ĉi tiuj stiloj havas komunan problemon: la ferma 99-citilo, kolizianta kun la apostrofo (kaj kun la samformaj citiloj internaj).
Lingvoj uzantaj diversajn citilajn stilojn
[redakti | redakti fonton]- «…»
- albana, araba, armena, belorusa, eŭska, germana en Svislando kaj Liĥtenŝtejno, hispana, franca, galega, greka, itala, kataluna, kmera, latva, norvega, persa, Eŭropa portugala, rusa, ukraina (19 lingvoj);
- „…“
- germana en Aŭstrio kaj Germanio, bulgara, ĉeĥa, dana, slovaka, slovena, estona, feroa, kartvela, islanda, litova, makedona (12 lingvoj);
- “…”
- angla[noto 3], ĉina en Ĉinio kaj Singapuro (en citaĵoj sed ne en titoloj), hebrea, hindia lingvo, irlanda, korea en Sud-Koreio, skotgaela, Brazila portugala, taja, Urduo — cetere, en pluraj el ĉi tiuj lingvo, alternative al «…» (10 lingvoj);
- „…”
- Afrikanso, hungara, kroata, nederlanda, pola, rumana, serba (7 lingvoj);
- »…«
- germana, ĉeĥa, kroata, dana, slovaka, slovena — alternative al „…“ (6 lingvoj);
- ‘…’
- angla[noto 3] en Britujo kaj Aŭstralio, kimra, skotgaela; la lingvistaj citiloj (4 lingvoj)
- 《…》
- ĉina (en titoloj sed ne en citaĵoj), korea en Nord-Koreio, mongola en Ĉinio, tibeta (4 lingvoj);
- 「…」
- ĉina en Honkongo, Makao kaj Tajvano (en citaĵoj, ne en titoloj), korea en Sud-Koreio, japana (3 lingvoj);
- ﹁
…
﹂ - ĉina, korea en Sud-Koreio, japana; nur por teksto vertikala (3 lingvoj);
- ”…”
- sveda, suoma, samea en Finlando kaj Svedio (3 lingvoj);
- »…»
- sveda, suoma, samea en Finlando kaj Svedio — alternative al ”…” (3 lingvoj).
Citioj laŭlingve
[redakti | redakti fonton]En la ĉi-suba tabelo la kolumno «Kromaj» indikas duarangajn citilojn, uzatajn ĉe «Citaĵo en citaĵo».
Lingvo | Normo | Alternativo | Disŝovo | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉefaj | Kromaj | Ĉefaj | Kromaj | ||||
Afrikansa | „O” | ‚O’ | |||||
Albana | «O» | ‹O› | “O„ | ‘O‚ | |||
Angla[noto 3] | “O” | ‘O’ | ‘O’ | “O” | 1–2 pt | ||
Araba | «O» | ‹O› | “O” | ‘O’ | |||
Belorusa | «O» | „O“ | „O“ | 1 pt | |||
Bulgara | „O“ | ‚O‘ | |||||
Ĉeĥa | „O“ | ‚O‘ | »O« | ›O‹ | |||
Ĉina | “O” (en Ĉeftera Ĉinio) |
‘O’ (en Ĉeftera Ĉinio) |
「O」 (en Tajvano kaj Honkongo) |
『O』 (en Tajvano kaj Honkongo) |
|||
Dana | »O« | ›O‹ | „O“ | ‚O‘ | |||
Estona[19] | „O“ | „O“ | „O” | „O” | |||
Finna[20] | ”O” | ’O’ | »O» | ›O› | |||
Franca | « O » | “O”[21] | «O»[22] | “O” | ¼ em | ||
Germana[noto 4] | „O“ | ‚O‘ | »O« | ›O‹ | |||
Greka | «O» | ‹O› | “O„ | ‘O‚ | 1 pt | ||
Hebrea | “O” | «O» | “O„ | ||||
Hispana | «O» | “O” | “O” | ‘O’ | 0–1 pt | ||
Hungara | „O” | »O« | |||||
Irlanda | “O” | ‘O’ | 1–2 pt | ||||
Islanda | „O“ | ‚O‘ | |||||
Itala[noto 4] | «O» | “O” | “O” | ‘O’ | 1–2 pt | ||
Japana | 「O」 | 『O』 | |||||
Kroata | »O« | ›O‹ | |||||
Latva | „O“ | „O“ | "O" | "O" | |||
Litova | „O“ | ‚O‘ | "O" | 'O' | |||
Nederlanda | „O” | ‚O’ | “O” | ’O’ | |||
Norvega | «O» | „O“ | |||||
Pola | „O” | «O» | »O« | ||||
Portugala | «O» | ‹O› | “O” | ‘O’ | 0–1 pt | ||
Portugala (Brazilo) | “O” | ‘O’ | |||||
Rumana | „O” | «O» | |||||
Rusa | «O» | „O“ | „O“ | ||||
Serba | „O“ | ‚O‘ | »O« | ›O‹ | |||
Slovaka | „O“ | ‚O‘ | »O« | ›O‹ | |||
Slovena | „O“ | ‚O‘ | »O« | ›O‹ | |||
Soraba | „O“ | ‚O‘ | |||||
Sveda | ”O” | ’O’ | »O» | ›O› | |||
En Svisujo[noto 4] | «O» | ‹O› | „O“ aŭ “O” | ‚O‘ aŭ ‘O’ | |||
Turka | “O” | ‘O’ | «O» | ‹O› | 0–1 pt | ||
Ukraina | «O» | „O“ | „O“ | 1 pt |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Izidoro skribis Diple, transskribon de la malnovreka διπλῆ, ‹duopo› — t.e. „du strekoj de la angulsigno“.
- ↑ Aperon de citila paro ni nomas konkava (resp. konveksa), se ambaŭ ĝiaj citiloj havas sian konkavan (resp. konveksan) flankon turnita eksteren. Do, la citiloj en «x», “x” estas konveksaj, dum tiuj en »x« kaj „x“ estas konkavaj. La samdirektaj citiloj svedaj: »x» aŭ nederlanda-polaj (99–99: „x”) estas nek konveksaj, nek konkavaj.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 En Usono la ĉefa formo estas “…”, la citiloj ‘apostrofaj’ estas duarangaj; en Britujo oni ankoraŭ hezitas (ĉe iuj, samkiel en Usono, ĉefas la citiloj duoblaj; ĉe aliaj, inverse, ĉefas la citiloj apostrofaj).
- ↑ 4,0 4,1 4,2 En ĉiuj lingvoj Svislandaj, ankaŭ en la itala kaj germana, normaj estas la angulaj citiloj «…», diference de la normoj en Italio kaj Germanio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Laŭ Sergio Pokrovskij: Pri apostrofoj kaj citiloj en Esperanto. (En «Lingva kritiko».)
- ↑ 2,0 2,1 E. Grimley Evans: Niaj citiloj. La Brita Esperantisto, № 990, Printempo 2021.
- ↑ Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko. Parto 4.
- ↑ Lewis Carroll tr. Donald Broadribb: Trans la Spegulo. Bookleaf Publishing, 1996, 2000. Ĉap. 5ª. p. 106.
- ↑ A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 10:798799.
- ↑ Sergio Pokrovskij: Postparolo al traduko de „Kandido“. En „Kandido, aŭ Optimismo“. Literatura suplemento al LOdE, 2022, p. 166.
- ↑ Szathmári: Supersticxo.
- ↑ Ŝalom Alejĥem, tr. Zamenhof. «La gimnazio». Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1929.
- ↑ «Lingvo kaj vivo», 1989, p. 307.
- ↑ Etymologiae, Libro I, 21:13.
- ↑ Humphrey Tonkin: Hamleto en Esperanto. Konferenco «Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo», Universitato de Florenco, Italio, 28 julio 2006.
- ↑ G. Waringhien: NI kaj ĜI. Serio Stafeto, № 30, 1972, p. 79.
- ↑ Vĕra Barandovská-Frank: Interlingvistiko. Poznań 2020. ISBN 978-83-65483-88-1. P. 151
- ↑ Charles Dickens, tr. William Auld: La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika. Sezonoj, 2012, ĉap. 7.
- ↑ Ŝalom Alejĥem, tr. Zamenhof’. La gimnazio. Esperantista Centra Librejo: Parizo, 1929. Paĝo 9.
- ↑ La titolo de la antaŭparolo de Sabine Fiedler al la Faŭsto-traduko fare de Karl Schulze. Eldonis Mondial, Novjorko, 2024, p. 38.
- ↑ L. Tárkony: De paĝo al paĝo. Literatura Mondo, Budapeŝto, 1932, p. 16.
- ↑ «Monato», 2024:10, p. 25.
- ↑ Jutumärgid.
- ↑ http://www.kielitoimistonohjepankki.fi/haku/lainausmerkit/ohje/55 Konsilaro de la Oficejo por la Finna lingvo.
- ↑ Gouvernement du Canada. «Ressources du Portail linguistique du Canada. Guillemets». — Normo por la franca lingvo en Kanado, kutima ankaŭ en la Francia gazetaro («Le Monde» k.a.)
- ↑ «Code de rédaction interinstitutionnel» (PDF, france).Office des publications de l’Union européenne, 2025. — 4.2.3 Préparation du texte, p. 72 (normo por la franclingva dokumentaro de la Eŭropa Unio; atentu la neuzon de disŝovoj).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paul Peeraerts: Pri „esperantlingvaj” kaj aliaj citiloj
- Edmund Grimley Evans: Niaj citiloj. La Brita Esperantisto, № 990, Printempo 2021. P. 6–7.
- Sergio Pokrovskij: Pri apostrofoj kaj citiloj en Esperanto. (En «Lingva kritiko».)