Saltu al enhavo

De paĝo al paĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
De Paĝo al Paĝo
De Paĝo al Paĝo
De Paĝo al Paĝo
Aŭtoro Lajos Tárkony
Eldonjaro 1932
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 120
vdr

De Paĝo al Paĝo [1] estas 120-paĝa libro de Ludoviko Totsche (aŭ Lajos Tárkony). Ĝi enhavas literaturajn profilojn pri Julio Baghy, Károly Bodó, Hilda Dresen, Stellan Engholm, Jean Forge, Nikolao Hohlov, Kálmán Kalocsay, Kenelm Robinson, Raymond Schwartz, K. R. C. Sturmer kaj Ferenc Szilagyi. La libro estas eldonita de Literatura Mondo el Budapeŝto en la jaro 1932. Hungara Esperanto-Asocio reeldonis ĝin en 1976.

Citaĵo
 Jen, fine ĝi venas —la unua serioza kritika verko en Esperanto pri la literaturo de la lingvo ! En ĉi tiu volumo troviĝas kritikaj skizoj pri deko de bone konataj verkistoj, kaj la aŭtoro montras ke li estas vera fakulo en la literaturo, multon leginta en pluraj lingvoj, ĉiam kun konsidero kaj sentemo. Kia kontrasto kun la diletanta, brakseĝa recenzado per kiu la Esperantistaj libroamantoj devis kontentiĝi dum tiom da jaroj ! Espereble la verko de Totsche montriĝos inaŭguraĵo por nova kaj pli alta stadio en la Esperantista literatura kritikado: se jes, ĝi restos inda komenciĝo.

La verko estas ne nur kompetenta, sed de la unua paĝo ĝis la lasta ĝi estas interesa, por la profanulo kiel ankaŭ por la spertulo; speciale legindaj estas la kritikoj pri Baghy, Hohlov, Kalocsay, kaj Schwartz. Fine de la volumo troviĝas biografioj pri la diskutitaj aŭtoroj, el kiuj oni informiĝas jen pri iliaj aĝoj, jen pri iliaj literaturaj gustoj, kaj el lerta komenca fotaro oni konatiĝas kun iliaj aspektoj. Entute S-ro Totsche donis al ni altvaloran libron. Kaj tamen lia libro ne kontentigas min. Mia nekontento venas de pluraj faktoroj. Mi estus preferinta, ke la aŭtoro historie pritraktu nian literaturon, kaj montru la verkistojn kontraŭ fono, anstataŭ pendantaj dise. Mi dezirus, ke li difinu neklarajn esprimojn pri “naiva romantikismo” kaj “intelekta nivelo de la naciaj literaturoj.” (Kiuj naciaj literaturoj, kaj kiuj tavoloj de ili ? Ĉu la bulgara literaturo, kiun verŝajne nia jam multe superas, aŭ la plej alta nivelo de la angla, kiun ĝi eble neniam atingos?) Kaj ĉefe mi dezirus, ke laŭ la postulo de Flaubert, li estu doninta komencan klarigon pri sia ideologio kaj siaj kritikaj kriterioj, el kiuj li juĝas la verkistojn de la nova internacia literaturo. Ĉi tion li ne faras en sia enkonduko, krom unu neklara kontrastigo inter verkista talento kaj “lumo de la intelekto.” Li esprimas malŝaton por nura amuza literaturo, sed evitas diri sian opinion pri tio, kion celu la verkistoj de la nova lingvo. Ĉu laŭ lia opinio ili havas edukan taskon ? Se jes,taskon eduki al kio ? Al la pacifismo, al la kristana religio, al la komunismo internacia ? Legante lian libron, oni facile konkludas, ke la aŭtoro havas ĝenerale la kriteriojn de la plej evoluinta tavolo de l' okcidenteŭropa literaturo nacilingva. Nu, tia kriteriaro povas esti tre bona —mi mem jam de ses jaroj juĝis laŭ ĝi la verkistojn de Esperanto -sed povas esti, kontraŭe, ke al nova literaturo de internacia lingvo, en tiu ĉi epoko de klasbatalo, de psikanalizo, kaj de altteknika milito, necesas novaj mezuriloj. Frazoj pri “celkonscia laboro” havas nenian signifon, dum tute mankas konsentita celo ; kaj la aŭtoro nenie esprimas sian opinion pri tio. Mi suspektas, ke li ne havas definitivan opinion: ke lia fina kriterio estas la individua gusto de S-ro Ludoviko Totsche. Se tiel estas, li bone faros, pli klare konsciante pri sia tre konsekvenca kaj firma bazo de kritiko, Dume ni danku al li, ke li tiel interese kaj pensige kondukis nin de paĝo al paĝo ĉe niaj plej ŝatataj verkistoj.

Per unu serioza plendo mi volus fini mian recenzon. Kialoni trovas nek en la artikolo nek en la biografieto pri Kalocsay mencion pri la volumeto Mondo kaj Koro, per kiu li jam en 1921 paŝis antaŭ la publikon, farante tiun jaron grava dato en la historio de nia literaturo ? K. R. C. Sturmer. La Brita Esperantisto - Numero 329, Septembro (1932) 
Citaĵo
 Ĝia eldono signis literaturan daton, ĉar ĝi estis la unua serioza provo altigi nian kritikadon ĝis kritik-arto, kian oni trovas en la kulturlingvoj. 
— 1932, artikolo de Johnson en la Facila Legolibro, paĝo 60
Citaĵo
 Literatura verko de la kritikisto Totsche kiu kolektis "Literarajn profilojn", t.e. studojn pri libroj aŭ aŭtoroj. Tre bona stilo multidea enhavo en tiuj sinsekvaj artikoloj, parte aperintaj en la gazeto Literatura Mondo. Ili atingas sian celon tio estas ke ili donas la deziron ke ni legu la studatajn verkojn. 
— 1932, Historio de Esperanto II, p. 773
Citaĵo
 Totsche donas al ni kolekton de kritikoj pri la verkoj kaj la verkado de Baghy, Bodó, Dresen, Engholm , Forge, Hohlov, Kalocsay, Robinson. Schwartz, Sturmer, Szilagyi. Interese estas aŭdi la opinion de la aŭtoro pri la diversaj priparolitaj libroj kaj verkistoj ĉiuj bone konataj de la Esperantistaj legemuloj. Kvankam pri diversaj punktoj iuj certe tute alie juĝos la recenzitajn verkojn, oni tamen devas laŭdi la provon de Totsche, kiu celas pripensigi la Esperantiston pri liaj aŭtoroj, inciti al komparo de ilia reciproka valoro kaj tiel rafini la guston, altigi la postulojn rilate al la arta nivelo de nia literaturo, stimuli la verkiston al pli granda severeco pri li mem kaj lia produktado. Laŭ tiu vidpunkto la verketo de Totsch e estas leginda kaj proponas al la Esperanta kritikistaro ekzemplon imitindan. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)
Citaĵo
 La lastatempe rimarkinda aktiveco de Hungara Esperanto-Asocio en la kampo de eldonado disponigis al la internacia

esperantistaro i. a. la supre prezentitan libron. Ĝi entenas dek eseojn pri Esperanto-aŭtoroj, kiuj en la tempo de la unua eldono (1932) estis reprezentaj por la literatura vivo en Esperantio kaj multrilate avangardaj, nome pri Julio Baghy, Karlo Bodó, Hilda Diesen, Stellan Engholm, Jean Forge, Nikolao Hohlov, Kolomano Kalocsay, Raymond Schwartz, Kenelm Sturmer kaj Ferenc Szilágyj [tiel]. En la eseoj la aŭtoro analizas en diversaj formoj (kelkfoje eĉ dialoge) reprezentajn verkojn (pleje poemojn, sed ankaŭ prozajojn) de la respektivaj verkistoj rilate la enhavon, la formon, la adekvatecon de formo kaj enhavo, la lingvan kaj poetikan lertecon ktp. La reeldono de tiuj eseoj estas ege salutinda ne nur pro tio, ke per ĝi kelkaj aŭtoroj preskaŭ nekonataj al la nuntempa generacio de esperantistoj estas savitaj de la forgeso (ekz. Bodó, Engholm, Sturmer), sed precipe pro ilia literaturkritikaj signifo kaj graveco, kiuj estas malfacile supertakseblaj. Ja je la unua fojo kritikisto okupiĝas pri Esperanto-literaturaĵoj sur nivelo samranga al la nivelo de nacilingva literaturkritiko. En sia antaŭparolo al la unua eldono la aŭtoro diris, ke li opinias la diletantismon en la Esperanto-literaturo malaktualiĝinta, ke la tempo en kiu oni praktikis pardoneman indulgon rilate al la literatura valoro de originala Esperanto-verko, forpasis kaj ke nur kritiko efektiganta sian kontrolan rolon per malfermitaj okuloj kaj sinceraj paroloj povas iĝi konstruanta faktoro. Kiel vere, kaj kiel bedaŭrinde, ke tiuj trafaj admonoj ne povis malhelpi la rean kaj rean aperon de la dirita pardonema indulgo en la literaturkritiko eĉ de niaj tagoj. Do, la libro konservis sian aktualecon. Ĝi estas leginda tiel pro siaj sagacaj, trafaj analizoj kiel pro la klara, flua nobla lingvaĵo, kiu ankaŭ en kritikaj eldiroj estas neniam ofenda. Tiu lingvaĵo havigas al la leganto krom la enhava pliriĉigo veran ĝuon kaj faras la legacon pura plezuro. Ke la eseoj krome vekas la bezonon profundiĝi en la analizitajn (kvankam nun apenaŭ havigeblajn) literaturaĵojn, montras pli bone ol ĉio alia la ĝustecon kaj ĝustatempecon de ilia reeldono.

La bio-bibliografiaj notoj je la fino de la libro estas ĝisdatigitaj de Maria Benczik. Certe dezirindas, ke tia ĝisdatigo okazu ankaŭ rilate kritikan analizon pri la verkoj de la priparolitaj verkistoj
— Dr. Karl Schulze. Der Esperantist - Numero 101, Marto (1980)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 653, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]