Geraniolo
Bonvolu ne konfuzi... | |
Ili estas izomeroj, ambaŭ estas nesaturitaj alkoholoj, kaj prezentas la duoblajn ligilojn en la samaj pozicioj 2-a kaj 6-a de la katena karbono, sed nerolo estas la cis versio de la molekulo (t.e., la metila grupo kaj la hidrogenatomo estas en la samaj flankoj), dum geraniolo prezentas la trans-konfiguracion de la molekulo (t.e., la metila grupo kaj la hidrogenatomo estas en la kontraŭaj flankoj de la kateno). |
Geraniolo | |||
Kemia strukturo de la Geraniolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Geraniolo | |||
Alternativa(j) Nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C10H17OH | ||
PubChem-kodo | 637566 | ||
ChemSpider kodo | 13849989 | ||
CAS-numero-kodo | |||
Karakterizaĵoj | |||
Aspekto | senkolora oleeca likvaĵo, iomete flaveca kun floresenca odoro | ||
Molmaso | 154.25 g·mol−1 | ||
Smiles | CC(=CCC/C(=C/CO)/C)C | ||
Vaporpremo | |||
Denseco |
| ||
Refrakta indico | 1,4766 | ||
Fandopunkto | −15 °C (5 ℉; 258 K) | ||
Bolpunkto | 229 °C (502 K) je 130 kPa. | ||
Ekflama temperaturo |
110 °C | ||
Solvebleco | |||
Mortiga dozo (LD50) | 3600 mg/kg (buŝe, muso) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 | ||
Sekureco | S23 S26 S37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H303, H315, H317, H318 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P302+352, P305+351+338, P310, P333+313, P362 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Geraniolo aŭ lemonolo estas natura substanco klasifikita kiel unuterpenoido kaj olefina alkoholo. Ĝi konstituas la ĉefan parton de la rozoleo, cimbopogonoleo, citroneloleo ĉefe tiu Javotipo. Ĝi okazas en etaj kvantoj en la geranio, citrono kaj multaj aliaj esencaj oleoj. Ĝi prezentas sin kiel palflava oleo nesolvebla en akvo, tamen solvebla en la plej ordinaraj organikaj solvaĵoj. Ĝi posedas rozecan odoron kaj kutime uzatas en parfumfabrikado. Ĝi estas uzata kiel gustigagento de persiko, frambo, pomelo, ruĝa pomo, pruno, limeo, oranĝo, citrono, akvomelono, ananaso kaj mirtelo.
Ĝi posedas fortan rozodoron, tamen la aromo de ĝia geometria izomero, la nerolo, estas konsiderata pli refreŝiga ol tiu de geraniolo. Ĝi ankaŭ estas trovebla laŭ ĝia estera formo, tiel kiel geranila acetato, buterato kaj formiato.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Esploroj montras ĝian uzon kiel efikan plantobazan insektoforigilon. Aliflanke, ĝi povas altiri abelojn pro tio ke ĝi estas produktata de la sensoglandoj far la mielabeloj, kiu helpas ilin identigi nektarohavajn florojn kaj logiki ilian enirejon al ĝia abelujo.
Kvankam geraniolo kaj aliaj gustigaj komponaĵoj estas nature trovataj maljuniĝintaj tabakoj, geraniolo estis listigita, en 1994, en raporto de cigaredokompanioj kiel unu el la 599 aldonaĵoj de la cigaredo kiuj plibonigas ĝia guston.
En parfumfabrikado ĝi estas amase uzata, ekzemple, la geranila buterato estas tre uzata kiel artefarita rozesenco, la geranila formiato estas grava konstituanto de la artefarita nerololeo kaj oranĝoflora oleo. Industrie ĝi estas uzata en la fabrikado de sapoj, kosmetikaĵoj kaj gustigiloj.
La funkcia grupo surbaze de la geraniolo estas konata kiel geranilo. Ĝi estas grava en la biosintezo de aliaj terpenoj. Ĝi same estas flankprodukto en la metabolismo de la sorbata acido, iu tre malagrabla vinopoluanto pro la agado de la bakterioj.
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]- Kiam traktita per 5% sulfata acido geraniolo estigas ĉefe terpinan hidraton[3].
- La interago de la geraniolo kun fosfata acido kaj gasa hidrogena klorido produktas duterpenon krom aliajn terpenoidojn.
- Unu el ĝia karakterizo estas la preparado de ĝiaj derivaĵoj, tiel kiel 3-nitroftalatoj (bp 109 °C), dufenila uretano (bp 82.2 °C) kaj α-naftiluretano (bp 47 °C).
- En la ĉeesto de mineralaj acidoj geraniolo suferas cikliĝo por estigo de la α- terpineolo[4].
Izomeroj de la geraniolo
[redakti | redakti fonton]-
Grandisolo -
Lavandulolo -
Terpinen-4-olo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemistry of Terpenoids
- Avicenna Journal of Medical Biotechnology[rompita ligilo]
- Google patents
- University of New England Arkivigite je 2011-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Scielo
- Biotechnology
- InChem
- ChestOfBooks
- Publishing
- Isqch.wordpress
- Pharmacognosy
- Plant Physiology
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 1, George A. Burdock
- Encyclopedia of Microbiology
- The Encyclopedia of Herbs: A Comprehensive Reference to Herbs of Flavor and ...[rompita ligilo], Thomas DeBaggio,Arthur O. Tucker
- The Pesticide Encyclopedia, Kalyani Paranjape,Vasant Gowariker,V N Krishnamurthy, Sugha Gowariker
- Concise Encyclopedia Biochemistry and Molecular Biology
- Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Furfuralo -
Geraniata acido -
Geranila acetato -
Kariofileno -
Kumarino -
Kvercitino -
Roza oksido
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gestis Substance Database. Arkivita el la originalo je 2014-05-02. Alirita 2015-05-20 .
- ↑ Αlfa Aesar
- ↑ Drug Store Museum. Arkivita el la originalo je 2017-05-13. Alirita 2017-04-26 .
- ↑ Pharmacognosy And Pharmacobiotechnology, Ashutosh Kar