Civilization IV
Sid Meier’s Civilization IV | |
---|---|
Disvolvo | Firaxis Games |
Eldoninto | 2K Games |
Distribuo | Take-Two Interactive |
Direktoro | Sid Meier |
Muziko | Jeff Briggs |
Serio | Civilization |
Versio | 1.74 la 23-an de julio 2007 |
Platformo | Vindozo |
Ĝenro | Pomova strategia videoludo |
Temo | Historio de la homaro |
Ludomaniero | Unuope, grupe en Interreto |
Necesaj komponaĵoj | Procesoro 1.2 GHz, 256 MB RAM, videokarto 64 MB kun apogo de T&L, sonkarto, 1.7 GB sur diskaparato |
Regilo | komputila klavaro |
PEGI-klasifiko | PEGI 12 |
ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) 10+ |
Sid Meier’s Civilization IV (en angla Civilizo la 4-a de Sid Meier) estas pomova strategia videoludo de la firmao Firaxis Games, daŭrigo de la populara serio Civilization (antaŭ ĝi estis Civilization III). L’ellaso de la ludo okazis la 25-an de oktobro 2005 en Usono kaj Kanado kaj la 4-an de novembro en Eŭropo. La interfaco ŝanĝis sin radikale, la mapo iĝis animaciita. La 24-an de junio 2006 oni eldonis la kromaĵon Warlords. La dua kromaĵo, Beyond the Sword, ellasiĝis la 27-an de junio 2007.
La 21-an de septembro 2010 okazis l’ellaso de sekva ludo, Civilization V.
Esenco de la ludo
[redakti | redakti fonton]En la ludo oni permesas al ludanto regi unun el imperioj. La ludanto komencas ludon en la jaro 4000 antaŭ Kristo kun koloniano kaj unu armeo, generata aŭtomate; sur sama mapo situos kelkaj civilizoj plu kaj barbaraj triboj. Antaŭ komenco de ludado oni permesas elekti specon de mapo (unu granda kontinento, kelkaj kontinentoj, insula mapo ktp.), samkiel ĝian amplekson, de kiu dependas kiomo da konkurantaj civilizoj. Ankaŭ aperta ĉe tio estas elekto de klimato kaj marnivelo, kio influas pejzaĝon de generata mapo kaj situantajn sur ĝi resursojn. Ĉiu movo en la ludo egalas certan kvanton da jaroj, kiu dependas de rapido de ludo, elektita de ludanto. Krom tio ekzistas certa skalo, laŭ kiu, ju pli proksima estas la ludanto al nuntempo, des malpli jarojn entenas unu movo, kaj male. Ĉe malalta rapido de ludo, en apuda pasinteco, nuntempo kaj estonteco unu jaro povas pasi je kelkaj movoj. La ludanto havas kelkajn vojojn al venko. Tio ĉi estas politika, kultura, ekonomia domino aŭ frakaso de ĉiuj aliaj civilizoj.
- Venko per poentaro.
La ludo finiĝas en la jaro 2050; venkas la civilizo, kiu obtenis la plej grandan kvanton da poentoj.
- Venko per konkero.
La ludo finiĝas, kiam iu civilizo frakasas ĉiujn konkurantojn. La ŝtato pereas tiam, kiam ĝi ne havas urbojn plu, sendepende de kvanto da ĝiaj unitoj. Tamen, oni povas ŝalti la opcion «Batali ĝis fino», kiam civilizo pereas nur ĉe pereo de ĉiuj ĝiaj urboj kaj unitoj.
- Venko per domino.
La ludo finiĝas, kiam civilizo havas sub kontrolo 75 % da ĉioma loĝantaro kaj 75 % da ĉioma sekaĵo.
- Venko per kulturo.
La ludo finiĝas, kiam nacio havas 3 urbojn kun «Legenda kulturo» (50 000 poentoj da kulturo por urbo).
- Venko en kosma konkuro.
La ludo finiĝas, kiam unu el civilizoj sendas ŝipon al Alfa Centaŭro kaj ĝi sukcese atingas la celon. Malsimile al l’antaŭa ludo de serio, oni bezonas, ke la kosmoŝipo ne nur startu, sed ankaŭ atingu al Alfa Centaŭro. Ĉe la starto de ŝipo ekzistas ĉiam certa procento je sukceso, kiu dependas de kvanto da konstruitaj komponantoj de la ŝipo. Tiamaniere, oni povas startigi la ŝipon kun nekompleta garnituro da eblaj moduloj, sed ĝi povas ne atingi la stelon.
- Venko per diplomatio.
La ludo finiĝas, kiam ĉe elektado en UNO-n la ŝtato gajnas en elekto de monda gvidisto kaj atingas, ke ĉiuj ŝtatoj akceptu diplomatajn konvenciojn.
Post la venko, se la atingoj de ludanto estis gravaj, liaj poentaro trafas la Halon de Gloro. Li povas ankaŭ daŭrigi la ludon post la venko. En tiu okazo sekva poentaro ne aperas en la Halo de Gloro, kaj la ludanto ne povas atingi iun alian venkon.
Bataloj
[redakti | redakti fonton]Kompare kun antaŭaj partoj, la bataloj estis grave ŝanĝitaj.
Nun ĉiu unito havas la parametron «sperto». Partoprenante en bataloj, unito akumulas poentojn de sperto; ĉe levado de nivelo ĝi povas konsumi ilin por ellerno de speciala kapablo. La sperton donas ankaŭ kelkaj konstruaĵoj (kazerno, seka doko ktp.) kaj paradigmoj. En pli malfruaj kromaĵoj al la ludo, poentojn de sperto povas doni ĉe genero ankaŭ eminentulo — generalo, loĝanta en l’urbo. Ne gravas, ĉu la taĉmento defendis sin aŭ atakis, — en iu ajn okazo ĝi ricevas ĉe venko poentojn de sperto. Sed estas bezone memori, ke aeraj taĉmentoj ne akumulas sperton (tio ĉi estis realigita nur en la kromaĵo Beyond the Sword). Oni ne donas sperton ankaŭ por bombardadoj aŭ se malamika taĉmento retretis. Ne ĉiu taĉmento povas ricevi ĉiujn specialajn kapablojn; kelkaj estas apertaj nur ĉe plenumo de certa kondiĉo, aliajn povas uzi nur certaj unitoj.
Entute en la ludo ekzistas 41 kapabloj.
Civilizoj kaj gvidistoj
[redakti | redakti fonton]Mirindaĵoj de la mondo
[redakti | redakti fonton]En la ludo ĉeestas entute 33 mirindaĵoj de la mondo. Por konstrui mirindaĵon oni devas esplori bezonan teknologion, kaj por kelkaj ankaŭ plenumi aldonajn kondiĉojn. Kelkaj mirindaĵoj iĝas malaktualaj post eltrovo de novaj teknologioj.
+1 da produktado de ĉiu pastro en ĉiuj urboj. |
+50 % da kulturo en l'urbo; +1 feliĉa loĝanto. |
+25 % da defendo en ĉiuj urboj. |
+50 % da kulturo en l'urbo; +1 feliĉa loĝanto. |
+2 feliĉaj loĝantoj en ĉiuj urboj de tiu ĉi kontinento. |
+50 % da kulturo en l'urbo. |
Konstruas obeliskon en ĉiu urbo. |
+1 da oro de ĉiu urbo kun kristanismo. |
+1 da oro en ĉiu akva ĉelo. |
+1 da oro de ĉiu urbo kun taoismo. |
Senkosta televida turo en ĉiu urbo. |
+2 senkostaj sciencistoj. |
+2 komercaj kursoj en ĉiuj apudbordaj urboj. |
Laboristoj produktas plibonigojn je 50 % pli rapide. |
+1 da sano en ĉiuj urboj. |
+1 da oro en ĉiu urbo kun hinduismo. |
+1 da oro de ĉiu urbo kun konfuceismo. |
−50 % da kosto de akcelado de produktado. |
+1 da oro de ĉiu urbo kun budhismo. |
+1 da oro de ĉiu urbo kun islamo. |
1 teknologio senkoste. |
+50 % da nivelo de naskokvanto de eminentuloj en ĉiuj urboj. |
Novaj taĉmentoj ricevas +2 da sperto en ĉiuj urboj. |
Eltrovas ĉiujn formojn de registara potenco. |
+2 da kulturo por ĉiu specialisto en ĉiuj urboj. |
+50 % da produktado de detaloj de kosmoŝipo en ĉiuj urboj. |
+1 da oro de ĉiuj religiaj konstruaĵoj. |
+1 senkosta specialisto en ĉiuj urboj de kontinento. |
Inspiras oran epokon. |
+1 da oro de ĉiu urbo kun judismo. |
Liveras energion al ĉiuj urboj de kontinento. |
Inspiras tutmondan elektadon. |
Malgrandigas koruptadon en apudaj urboj. |
Scenaroj
[redakti | redakti fonton]- Tero, 4000 antaŭ Kristo (Earth 4000 BC). La luda mapo estas kopiita de Tero.
- Tero, Glaciepoko (Earth Ice Age).
- Tero, 1000 post Kristo (Earth 1000 AC).
- Antikva greka mondo (Greek World). La ludo komenciĝas en la jaro 600 antaŭ Kristo. La ludanto povas elekti inter 3 imperioj — Romia, Persa kaj Makedonia, — sed en la ludo ĉeestas ankaŭ multaj aliaj ŝtatoj: Egiptujo, Hindujo, Judeo ktp. La mapo prezentas la regionon de Mediteraneo kaj de nordokcidenta de Hinda Oceano.
- Milito en dezerto (Desert War). Nord-Afrika kampanjo.
- Usona revolucio (American Revolution).
- En la fenestro, kiu informas la ludanton pri atingo de Nuntempo, cifera horloĝo de marko Soren montras 05:23. Tio ĉi estas referenco al Soren Johnson, la ĉefa konstruisto kaj programisto de luda AI, kaj 05.23 estas la 5-a de majo, lia naskiĝotago.
- Elvis Presley aperis en ĉiuj ludoj de serio. En Civilization IV lin indikas vesto de Grandaj Talentoj en industria kaj nuntempa epoko, samkiel la mirindaĵo «Rokenrolo».
- En la fenestro, kie la ludanto elektas amplekson kaj specon de mapo por nova ludo, estas prezentata rotaciata planedo kun kvazaŭ hazarda formo de kontinentoj. Efektive tio ĉi estas invertita mapo de Tero, kun oceanoj en formo de Teraj kontinentaj.
- Kiam la ludanto faras decidon, kiu plaĉas al alia gvidisto, tiu respondis iufoje per vortoj «Did you ever know that you’re my hero? You’re everything I wished I could be» el kanto «Wind Beneath My Wings».
- La muziko, kiu sonas ĉe konstruo de teatro en urbo, estas pruntita el ludo Sid Meier’s Pirates!, kie ĝi sonas, dum la ludanto dancas kun filino de guberniestro en lukse dekoraciita ĉambro.
- La video, kiu estas montrata ĉe komenco de nova ludado, estas pruntita el unua ludo de serio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala ttt-ejo de Civilization IV Arkivigite je 2013-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Centro de fanatikuloj de Civilization angle
- Rusaj fanatikuloj de Civilization ruse
- Reta enciklopedio pri la ludo kaj ĝiaj modifoj[rompita ligilo] ruse
|