Claim Jumper (videoludo)
Claim Jumper | |
---|---|
Kovrilarto fare de Tim Boxell[1] | |
Disvolvo | Gray Chang[2] |
Eldoninto | Synapse Software |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | 8-bitaj Atari-komputiloj |
Ĝenro | Agada videoludo |
Claim Jumper estas agada videoludo verkita de Gray Chang por 8-bitaj Atari-komputiloj kaj publikigita de Synapse Software en 1982.[2] Ĝi estas ĉefe desegnita kiel konkurada ludo por du ludantoj, sed ankaŭ inkluzivas apartan pafludan moduson por unu aŭ du ludantoj.[3]
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]Claim Jumper estas ludo en kiu la ludanto estas vakero kolektanta orajn stangojn.[4]
Disvolvo
[redakti | redakti fonton]Gray Chang antaŭe verkis la du-ludantan konkuradan ludon Dog Daze por Atari Program Exchange. Post Claim Jumper, li desegnis du pliajn ludojn por du samtempaj ludantoj : Dog Daze Deluxe kaj Bumpomov's Dogs.
Chang konservis notlibron dum verkado de Claim Jumper, kiu enhavas preskaŭ 200 paĝojn de kodo, fludiagramoj, teknikaj detaloj, kaj desegnaĵojn sur grafopapero de la ludarto.[5]
Recenzo
[redakti | redakti fonton]Allen Doum recenzis la ludon por Computer Gaming World kaj deklaris, ke "la grafikaĵoj kaj animacio en Claim Jumper estas tre bonaj, sed kvankam estas sonindikoj por plej multaj ludagoj, la sonoj ne estas tre originalaj. Ne estas multaj interage konkuradaj du-ludantaj arkad-stilaj ludoj, do estas agrable vidi kompanion kiel Synapse publikigi ludon kiel Claim Jumper, kiu tiel bone plenumas tiun bezonon."[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Claim Jumper Cover.
- ↑ 2,0 2,1 The Giant List of Classic Game Programmers.
- ↑ Claim Jumper Manual. Synapse Software (1982).
- ↑ 4,0 4,1 Doum, Allen (Jan–Feb 1983). "The Atari Arena". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 8. pp. 34–35.
- ↑ Claim Jumper Development Notebook (1982).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Claim Jumper ĉe MobyGames (angle)
- Recenzo en Creative Computing (angle)
- Recenzo en Computer and Video Games (angle)