Saltu al enhavo

Claraboia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claraboia
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala
Eldonado
Eldondato 2011
Eldonejo Caminho
vdr

Claraboia (Luko) estas la deksepa romano de la portugala verkisto José Saramago kaj lia unua postmorta libro, publikigita fare de liaj familianoj ĉirkaŭ unu jaron kaj tri monatoj post lia morto.[1]

Luko estas apertureto aŭ speco de fenestro en tegmento aŭ plafono de konstruaĵo por allasi la lumon en la internon plej ofte kovrita per vitro kiu permesu tion. La libro de Saramago tiurilate montras la vivon de familioj kiuj loĝas en konstruaĵo kvazaŭ li rigardus tra luko tion kio okazas al ĉiuj tieaj loĝantoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1952, dum la printempo, la historioj de loĝantoj de loĝejaro ĉe malriĉa strato de Lisbono disvolviĝas kaj interplektiĝas. Ŝuisto, kun lia edzino kaj ĉambroluprenanto, vagadvendisto, kun lia hispana edzino kaj filo loĝas en la teretaĝo; tipografiisto de gazeto kun lia edzino kaj aparte “mistera virino” loĝas en la unua etaĝo; kaj finfine, oficisto kun siaj edzino kaj filino, kaj du generacioj de po du fratinoj loĝas en la dua kaj lasta etaĝo.[2] Tra tiuj roluloj, la intrigo disvolviĝas kaj Saramago teksas ĥoran libron en kiu oni meditas pri la homa konduto kaj la efikoj de la socio sur la personoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Strukturo

[redakti | redakti fonton]
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • I.- Silvestre estas ŝuisto; portretoj de Silvestre kaj lia edzino Mariana. Ili planas akcepti pagogaston por pliigi siajn enspezojn. Adriana kaj Isaura estas najbaraj fratinoj. Junulino Maria Claudia envias belulinon Lidia.[3]
  • II.- Justina estas virino kiu vivas soleca.[4]
  • III.- Adriana skribas taglibron; ŝi vivas kun sia fratino Isaura, patrino kaj onklino.[5]
  • IV.- María Claudia ŝatas kinon kaj tiukadre envias belulinon Lidia, kvazaŭ stelulino.[6]
  • V.- Emilio Fonseca vivas kun sia hispana edzino Carmen.[7]
  • VI.- Silvestre kaj Mariana solvas miskomprenon kaj finfine luas ĉambron al Abel.[8]
  • VII.- Ŝia patrino vizitas Lidia por peti monon.[9]
  • VIII.- Adriana kaj Amélia diskutas pri muziko, kaj pri bono kaj malbono.[10]
  • IX.- Anselmo kaj Rosalia parolas pri monmanko. Al ilia filino akompanis junulo, kio ne plaĉis al la gepatroj.[11]
  • X.- Justina ne feliĉas kun edzo Caetano.[12]
  • XI.- Henriquinho, filo de Emilio kaj Cermen malsanas, aparte ĉar Emilio ne alvokis kuraciston. Emilio diras al sia filo, ke li foriros; ankaŭ Carmen ege malfeliĉas.[13]
  • XII.- Silvestre priskribas al la novalveninta ĉambrano Abel ĉiujn loĝantojn de la loĝejo, estas kvazaŭ pridemandado. Abel rakontas sian vivon kaj ambaŭ filozofiumas.[14]
  • XIII.- Taglibro de Adriana. Ĉapitro de "La religiulino" de Diderot, kiun legas ŝia fratino Isaura: epizodo en kiu monaĥinestro venas ĉe alia monaĥino nokte.[15]
  • XIV.- Anselmo ŝatas futbalon kaj komentas ekonomiajn malfacilaĵojn. Rosalia proponas peti al Lidia, ke ŝi petu al sia amanto laborpostenon por Maria Claudia. Anselmo koleriĝas, sed nur ŝajnige.[16]
  • XV.- Lidia petas al sia subtenanto Paulino Morais postenon por Maria Claudia.[17]
  • XVI.- Abel, la luprenanto de Silvestre, plennokte parodias tonon de "Romeo kaj Julieto" rilate al Lidia, kiam Paulino ĵus foriris.[18]
  • XVII.- Emilio sentas sin kulpa pro la malsaniĝo de sia filo Henrique. Psikologia analizo de Emilio, abulio.[19]
  • XVIII.-Caetano Cunha malamas sian edzinon Justina kaj ŝatas prostitutinojn kaj fakte ĉiujn virinojn.[20]
  • XIX.- Sendormo de Isaura. En la pensokonfuzo ŝi tuŝas kaj kisas sian dormantan fratinon Adriana, kiu timiĝas. Tiu momento estas kvazaŭ realigo de la diderota sceno de ĉapitro XIII.[21]
  • XX.- Maria Claudia aranĝas sian belon por prezentiĝi al sinjoro Morais. Virina konkurenco kun Lidia, tensio inter ambaŭ. Paulino Morais akceptis dungi ŝin, sed estas malhelaj sugestoj.[22]
  • XXI.- Abel cerbumas. Dialogo filozofeca inter Abel kaj Silvestre, kiu rakontas sian vivon, kio estas ankaŭ historio de Portugalio.[23]
  • XXII.- Henrique resaniĝas kaj alproksimiĝas al patro Emilio. Carmen ĵaluzas. Kriza momento.[24]
  • XXIII.- Tensio inter fratinoj Isaura kaj Adriana. Onklino Amélia notas ion, sed patrino Cândida ne kredas tion.[25]
  • XXIV.- Caetano sendas al si anoniman leteron pri supozita adolto de Justina. Sed tiu prifajfas la komedion. Ŝi montriĝas nude.[26]
  • XXV.- Anselmo kaj Rosalia avertas sian filinon Mª Claudia pri ŝia nova laborloko. Tamen tiu profitas klasojn de stenografio por promeni kun fianĉo, pro kio ŝi ricevas admonon kaj malpermeson revidi lin.[27]
  • XXVI.- Abel cerbumas pro la kaŝa senco de la vivo kun memoroj de Pessoa. Enua ĉiutaga vivo. Fina konversacio kun Silvestre.[28]
  • XXVII.- Ankaŭ Paulino enuas pri Lidia, kiu timas intereson de Paulino por Mª Claudia. Ŝi direktas la konversacion ruze por mildigi la tension.[29]
  • XXVIII.- Leteroj de Carmen kun sia familio de Hispanio. Nostalgio ĉefe de la kuzo Manolo kaj pluas la distanco inter geedzoj kaj la konfuzo de filo Enrique. Letero de ŝia panjo; ŝi planas veturi al Galegio ĉe sia familio. La triopo kontentas.[30]
  • XXIX.- Caetano plue evitas Justina, sed ŝi seksallogas lin. Li preskaŭ perfortas ŝin, kaj tio plaĉas al Justina, kiu ege konfuzas, ĉar ŝi vere hatas lin. Meten ili kverelas kaj preskaŭ ripetiĝas la sceno.[31]
  • XXX.- Onklino Amélia plue scivolemas pri la tensio inter fratinoj Adriana kaj Isaura.[32]
  • XXXI.- Lidia ricevas viziton de sia patrino, kiu venas ricevi monon. Kverelo prie. Alvenas Paulino kun anonimaĵo akuzanta Lidia je perfido kun Abel. Pli akra kverelo triopa. Paulino adiaŭas.[33]
  • XXXII.- Claudinha rakontas al siaj gepatroj, ke Paulino abandonis Lidia, sed ne rakontis, ke li planas anstataŭigi ŝin per Claudinha mem; unua klopodo tiucele.[34]
  • XXXIII.- Preparoj por la forveturo de Carmen. Rosalia rakontas al ŝi la okazaĵon pri Lidia. Same kiel Paulino ne revenas, ankaŭ ŝi deziros ne reveni. Finfine Carmen forveturas, Emilio ĝuas la liberon kaj solecon.[35]
  • XXXIV.- Amélia aranĝas forigon de fratino kaj nevinoj por spioni la taglibron de Adriana, sed trovas nenion interesan kaj donacas maskon de Beethoven kiel kompenso.[36]
  • XXXV.- Nova filozofa konversacio inter Silvestre kaj Abel.[37]
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Literaturhistoria kunteksto

[redakti | redakti fonton]

Claraboia estis fakte la dua libro verkita de la aŭtoro. Tuj post la publikigo de sia unua romano, Terra do Pecado, Saramago sendis la manuskripton de Claraboia al portugala eldonejo, kiu neniam respondis prie.[38] En la 1980-aj jaroj, kiam li estis ja fama verkisto, tiu eldonejo petis tiam la plublikigon de la libro. Ĉu pro malbonvolo ĉu pro malidentigo kun la verko, Saramago ne volis la publikigon de Claraboia dum sia vivo sed permesis, ke pri tiu publikigo decidu liaj familianoj.

Ĉirkaŭ la fino de la 1940-aj jaroj kaj la 1950-aj jaroj aperis en la najbara hispana literaturo kelkaj verkoj kiuj kunhavas karakterojn kun tiu ĥora verko de Saramago. En 1947 la dramaturgo Antonio Buero Vallejo verkis teatraĵon en kiu la intrigo videblas en ŝtuparo de loĝejaro, en kiu koincidas la membroj de diversaj familioj kiuj loĝas en la diversaj etaĝoj; ankaŭ en tiu verko malriĉo kaj malfacilaĵoj estas ĉefaj trajtoj; ĝi publikiĝis en 1949. En 1951 Camilo José Cela publikigis La colmena, same ĥora romano en kiu la intrigo disiĝas inter pluraj kaj tre diversaj roluloj; denove malriĉo kaj malfacilaĵoj estas ĉefaj trajtoj.[39]​ Finfine denove Antonio Buero Vallejo publikigis en 1967 sian teatraĵon "El tragaluz" (La luko) en kiu oni montras la vivon de familio (jam ne pluraj familioj) sed denove malriĉo kaj malfacilaĵoj estas ĉefaj trajtoj, dum la titolo estas tute la sama, kvankam kun rilato al vera luko tra kiu la familio kiu loĝas en duonkelo povas vidi nur la krurojn de la preterpasantoj. [40]

Claraboia estis adaptita por teatro en 2015, fare de la ĵurnalisto João Paulo Guerra, kun reĝisorado de Maria do Céu Guerra kaj scenaro de José Costa Reis.[41] La ludo estis farita de la trupo A Barraca, en Teatro Cinearte. En 2017 la spektaklon oni registris por televido RTP kun realigo de João Cayatte.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «"Claraboia", inédito de José Saramago, chega às livrarias». UOL. 29a de aprilo 2012
  2. «Claraboia de José Saramago: O primeiro romance do Nobel, escrito sob pseudónimo e que não chegou a ser publicado.». Arkivigite je 2015-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Wook. 29a de aprilo 2012.
  3. pp. 9-30. Ĉiuj paĝoreferencoj venas de la eldono José Saramago, Claraboia, Porto Editora, 1a eldono, junio, 2017. ISBN = 978-972-0-04855-4
  4. pp. 31-35.
  5. pp. 37-44.
  6. pp. 45-47.
  7. pp. 49-54.
  8. pp. 55-62.
  9. pp. 63-68.
  10. pp. 69-74.
  11. pp. 75-80.
  12. pp. 81-83.
  13. pp. 85-92.
  14. pp. 93-107.
  15. pp. 109-115.
  16. pp. 117-123.
  17. pp. 125-130.
  18. pp. 131-133.
  19. pp. 135-139.
  20. pp. 141-145.
  21. pp. 147-152.
  22. pp. 153-160.
  23. pp. 161-178.
  24. pp. 179-186.
  25. pp. 187-194.
  26. pp. 195-201.
  27. pp. 203-213.
  28. pp. 215-224.
  29. pp. 225-231.
  30. pp. 233-241.
  31. pp. 243-256.
  32. pp. 257-264.
  33. pp. 265-277.
  34. pp. 279-291.
  35. pp. 293-301.
  36. pp. 303-311.
  37. pp. 313-326.
  38. «Claraboia, de José Saramago». Companhia das Letras. 29a de aprilo 2012
  39. Winston Manrique Sabogal, "La Colmena’, de Cela, inédita, erótica y censurada, ve la luz. La Biblioteca Nacional presenta el manuscrito que estaba en manos de un hispanista francés. Contiene pasajes de alto contenido sexual, entre ellos, escenas de lesbianismo que no estaban en la edición de 1951. La obra integra espera ser editada en 2016, año del centenario del natalicio del premio Nobel español", En El País, 6-II-2014
  40. Informo pri la verko
  41. «Em cena». www.abarraca.com. Konsultita la 6an de januaro 2016